Engelberger Aa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Engelberger Aa
Grunda nebulo super Engelberger Aa
rivero
Bazaj informoj
Longeco 37 km
Akvokolekta areo 227 km²[1]
Averaĝa trafluo 4 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 291 m
Enfluejo Kvarkantona Lago
- Alteco 434 m
Geografio
Rivero en Eŭropo
vdr

Engelberger Aa estas rivero en la kantonoj Obvaldo kaj Nidvaldo en Centra Svislando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Engelberger Aa fontas el Titlis-Glaĉero okcidente de Surenenpasejo sur alteco de 2291 m s.m. ĉe la koordinatoj 46° 49′ 20″ N 8° 30′ 44″ O / 46.82222 °N, 8.51222 °O / 46.82222; 8.51222 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 20″ N 8° 30′ 44″ O / 46.82222 °N, 8.51222 °O / 46.82222; 8.51222 (mapo).

Fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝia supra fluo situas ĉefe en Kantono Obvaldo sur la tereno de la komunumo Engelberg, norde de la montmasivo de Titlis, de kie al ĝi alfluas la plej granda parto de ĝia akvo. La rivero tiam direktiĝas en Engelberg norden kaj trafluas ek de Wolfenschiessen tra Kantono Nidvaldo tra la komunumoj Oberdorf kaj Buochs al la Kvarkantona Lago sur alteco de 434 m s.m.

La alikonduko de Engelberger Aa en la jaro 1471[redakti | redakti fonton]

La rivero Engelberger Aa jam en mezepoko estis konata pro ĝia inundoj. Antaŭ la jaro 1471 la rivero dividiĝis inter Stans kaj Oberdorf en tri brakojn, unu fluis al la Kvarkantona Lago apud Stansstad, alia en Buochs, la tria nutris marĉon en Ächerli. Regule alta akvo inundis la ebenaĵon inter Stans kaj Buochs. Oni diskutis diversajn solvojn, unu propono estis profundigi ĉiujn tri brakojn, alia propono diris fortigi nur la brakon al Buochs. La proponoj kaŭzis multajn disputojn, ĝis dum inundo la rivero en la jaro 1471 komplete turniĝis al Buochs kaj ŝtopis la aliajn brakojn. Oni nun interkonsentis fortigi tiun brakon. Tiu-ĉi provizora solvo estis en la jaro 1487 konfirmita per provizora kontrakto, kiu en la jaro 1501 estis deklarita definitiva.[2]

Inundo de 2005[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aŭgusto 2005 Engelberger Aa inundis la komunumon Engelberg, la kantonan ĉefvojon kaj la fervojlinion kaj tranĉis la vilaĝon dum 17 semajnoj komplete de la resto de la mondo. Engelberg estis dum tiu atingebla sole per la helikopteroj de la svisa armeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj riveroj kun la nomo Aa

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]