Englefontaine
| Englefontaine | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Komunumo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Hauts-de-France | ||||
| Departemento | Nord | ||||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
| Kantono | Quesnoy-Est | ||||
| INSEE kodo | 59194 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59530 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 59194 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | Michel Manesse 2008-2014 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 327 (1 999) | ||||
| Loĝdenso | 287 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Koordinatoj | 50°11′32″N 3°38′37″O / 50.19222°N, 3.64361°O (mapo) Koordinatoj: 50°11′32″N 3°38′37″O / 50.19222°N, 3.64361°O (mapo) | ||||
| Alto | 128 m - 152 m | ||||
| Areo | 4,62 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| 50° 11′ 32″ Nordo 3° 38′ 37″ Oriento / 50.1922222222 °N, 3.64361111111 °O (mapo) | |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Englefontaine estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 327 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Englefontaine estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy, kaj situas pli precize ĉe la vojo inter Landrecies kaj Louvignies-Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Englefontaine troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Englefontaine etendiĝas sur 4,62 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Estas en Englefontaine preĝejo, mortmonumento sed ankaŭ malnova lavujo.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Englefontaine apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.



