Enigmo de Slothouber-Graatsma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solvaĵo de enigmo de Slothouber-Graatsma

En matematiko, la enigmo de Slothouber-Graatsma estas kahelara enigmo, pakada problemo pri pakado de ses solidaj 1×2×2-blokoj kaj tri 1×1×1-blokoj en 3×3×3-skatolon. La solvaĵo de ĉi tiu enigmo estas unika (krom spegulaj reflektoj kaj turnadoj).

La enigmo restas esence la sama, se la tri 1×1×1-blokoj estas ellasitaj, tiel ke la tasko estas enpaki ses 1×2×2-blokojn ene de 3×3×3-kubo (evidente sen plenigi la tuton, ĉar la suma volumeno de la 1×2×2-blokoj estas 24, kaj la volumeno de 3×3×3-kubo egalas al 27). La enigmo de Slothouber-Graatsma estas la plej malgranda konata netriviala tridimensia pakada problemo.

Ĉiu el la pecoj de enigmo de Slothouber-Graatsma estas konveksa plurkubo de ordo 1 aŭ 4. Ili estas brikoj.

Solvaĵo[redakti | redakti fonton]

La solvaĵo de la enigmo de Slothouber-Graatsma estas simpla se kompreni ke la tri 1×1×1 blokoj aŭ la tri truoj devas nepre lokiĝi laŭ korpa diagonalo de la skatolo, ĉar ĉiu el la 3×3 tavoloj en ĉiu el la 3 diversaj direktoj devas enhavi unu ĉi tiun 1×1×1 blokon. Ĉi tiu sekvas el tio ke la pli grandaj blokoj povas nur enspaci paran kvanton el la 9 ĉeloj en ĉiu 3×3 tavolo.

Variadoj[redakti | redakti fonton]

La enigmo de Slothouber-Graatsma estas ekzemplo de kubo-pakanta enigmo uzanta konveksa ortangulajn blokoj. Estas pli komplikaj enigmoj engaĝantaj pakadon de konveksaj ortangulaj blokoj. La plej bona sciata ekzemplo estas la enigmo de Conway kiu demandas pri la pakado de 18 konveksaj ortangulaj blokoj en 5×5×5 skatolon. Pli peza konveksa ortangula bloka pakada problemo estas al paki 41 1×2×4 blokojn en 7×7×7 skatolon, lasante 15 truojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]