Saltu al enhavo

Enikő Sereghyné Zengő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enikő Sereghyné Zengő
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1955 (1955-01-15)
en nekonata valoro
Morto 5-an de majo 2018 (2018-05-05) (63-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Lingvoj hungaraEsperantogermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Enikő Sereghyné Zengő [enikO ŝereginE zengO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sereghyné Zengő Enikő, estis hungara lingvoinstruisto, esperantisto, estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ŝia origina nomo estis Enikő Zengő.

Enikő Sereghyné Zengő[1] naskiĝis la  15-an de januaro 1955 (nun 1955-01-15), ŝi mortis la 5-an de majo 2018 en Nyíregyháza.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Enikő Sereghyné Zengő lernis en Nagykálló, dum ŝi esperantiĝis en 1980, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989. Dum la studentaj jaroj ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje. Post la diplomo ŝi instruis la germanan lingvon, ankaŭ Esperanton. Iom poste ŝi finis pluperfektigan kurson por ekzamenantoj en Budapeŝto kaj ŝi ricevis permeson ekzameni en la Ŝtata Fremdlingva Ekzamena komisiono. Baldaŭ ŝi instruis Esperanton en Pedagogia Altlernejo Comenio kaj en Universitato de Nyíregyháza, krome ekde 2008 ŝi estis aktiva en laboroj de la Hungaria Esperanto-Asocio, se ne paroli pri partoprenoj en Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.