Enkarniĝo (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
l'Enkarniĝo ilustrita kiel parto de ciklo de la vivo de Jesuo kun la Triunuo en la centra kolono (kromolitografio de Fridolin Leiber, 19-a jarcento).

La Enkarniĝo, en kristanismo, estas karakterizo de Jesuo Kristo, la dua persono de la kristana Triunuo, dirita ankaŭ Filo de DioVerbo aŭ Logos, per kiu Li fariĝis karno kiam estis koncipita en la sino de virino, Virgulino Maria, nomata poste Theotókos, greke Θεοτόκος (greka vorto por diri, kvankam nur honora, Patrino de Dio) aŭ latine Deipara). [1] o Dei genetrix) – laŭliter tiu kiu generas Dion.

La Enkarniĝo estas fundamenta fida instruo de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, bazita sur la Nova Testamento. La Enkarniĝo konfesas ke Jesuo, kiu estas la dua nekreita Hipostaxo, alprenis korpon kaj animon kun tuta homa naturo kaj fariĝis homo restante certe Dio (do, vera Dio kaj vera homo). En la Biblio la aserto pli klara troviĝas en la Evangelio laŭ Johano ĉap. 1, 14: "Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni,"; sed tiu kredero brilas ankaŭ en la aliaj evangelioj, ekzemple en tiu de Marko kies unika celo estas montri ke Jesuo sindeklaris Difilo.[2]Laŭ la adherantoj al la universala Koncilio de Kalcedonio la Difilo akiris la homan naturon sen ĝin kunmiksis kun tiu dia, kiuj tial restis distinktaj kvankam unuigitaj.[3]

Opiniojn malsamajn konfesis iam la Ebionitoj kaj gnostikuloj kaj aliaj marĝenaj frakcioj, sed neniu enradikiĝis. Aternativa doktrino konata kiel Unitarismo estis nuntempe adoptita de grupoj kunmatŝantaj inter pentekostalaj protestantoj.

Priskribo kaj disvolviĝo de la tradicia doktrino[redakti | redakti fonton]

Ekde la alestiĝo de kristanismo aperis kelkaj miskomprenoj pri tiu kristana evento Dum ĉiuj kristanoj konfesis la Jesuo estas vera Difilo, la kontrasto naskiĝi ĉirkaŭ la senco de tiu esprimo. Imperiestroj de la romia imperio, okcidentaj kaj bizancaj aperte subtenis la tezon de Ario kiu vidis en Kristo nur la homon. La historio de la Eklezio certan momenton plenpleniĝis per tiuj kontrastoj kaj doktrinaj luktoj kiuj ne limiĝis al diskutoj.

Unua koncilio de Niceo[redakti | redakti fonton]

Prezentaĵoj pri Jesuo laŭ diversaj tradicioj.

La kristana historio informas detale pri la instruo de Sankta [Atanazio]] kaj ties sekvuloj kiuj fine sulcesis defendi la samsubstancecon de la enkarniĝinta Filo kun Dio Patro. Ĉiuj diverĝaj pozicioj estis deklaritaj herezaj: nome docetismo, kiu asertis ke Jesuo estas ja jes dia kiu akiris homan ŝajnon sed, tamen, ne la karnon restante homo nur laŭŝajne, Arianismo (kun duonarianismo), laŭ kiu Jesuo estis nur kreita estulo, kaj Nestorianismo kiu asertas ke en Jesuo ne nur ĉeestas du naturoj sed ankaŭ du personoj. Ankaŭ Unitarismo de iuj pentekostaj eklezioj estas taksata hereza ĉe la precipaj tradiciaj eklezioj.

La koncilioj kiuj dekretis pri tiu esenca afero estis la Unua koncilio de Niceo (325), Koncilio de Efeso (431) kaj Koncilio de Kalcedonio (451]]. Apologetistoj feliĉe memorigas la esprimon de franca katolika romanisto Joseph Malègue (1876–1940) kiu en sia Augustin ou le Maïtre est là (….) skribas “Ne estas Kristo kiu fariĝas ĉe mi nekomprenebla se li ne estas Dio, estas Dio kiu aperas al mi stranga , se Li ne estas Dio.[4]

Kompreneble, ĉar tiu kristana dogmo estas esenca inter la tuta dogmaro, ĉiuj eklezioj senvole konkuradi en la kreado de la plej altaj preĝoj kaj liturgiaĵoj. Kiel ankaŭ de la plej profundaj meditoj kaj teologioj.

Katolika Aserto[redakti | redakti fonton]

Papo Benedikto la 16-a la 9-an de januaro volis halti sur la mistero de la Enkarniĝo, por reaserti ĝian unikecon en la medio de la kristana kredo.

“Enkarniĝo devenas el la latina incarnatio. Sankta Ignaco el Antioĥio – fine de la unua jarcento – kaj, precipe, sankta Ireneo el Liono utiligis tiun terminon prikonsiderante la prologon de la Evangelio laŭ Johano, aparte la esprimon: La Verbo sin faris karno (1, 14). Ĉi-tie la vorto karno, laŭ la hebrea uzo, indikas la homon en lia integreco, la tutan homon, sed ĝuste sub la aspekto de liaj kadukeco kaj tempeco, de lia senhaveco kaj kontingenco. Tio por diri al ni ke la savo portata de Dio fariĝinta homo en Jesuo la Nazareta tuŝas la homon de ĉiuj situacioj. Dio surprenis la homan naturon por ĝin sanigi, por permesi al ni Lin alvoki, kiel faris lia Ununaskita Filo, Abbà, Patro kaj esti vere filoj de Dio. […] Temas pri vero al kiu oni alkutimiĝis aŭdi senemocie, sed ĝi estas evento tiom originala ke nur Dio povis elpensi el lia granda amo al la homo...”

Kristanaj Eklezioj konfesantaj la Enkarniĝon de la Difilo[redakti | redakti fonton]

Krom la katolika, la eklezioj naskiĝintaj el Reformacio, anglismo, ortodoksimo, la orientaj eklezioj katolikaj kaj ortodoksaj.

Alternativaj opinioj pri Enkarniĝo[redakti | redakti fonton]

Mikaelo Serveto[redakti | redakti fonton]

Dum la protestanta Reformacio, Mikaelo Serveto (15111553) instrui,teologion de la Enkarniĝo kiu ekskludis triunuismon, subtenante la klasikaj triunuistoj estis esence triteistoj kiuj reĵetis la biblian monoteismon obenta al l greka filozofio. La Difilo, instruadis Serveto, ne estas estulo eterne ekzistanta, sed nur abstrakta Logos (manifestacio de la Unika Dio, ne vera persono). Pro tio Serveto rifuzis nomi Kriston eterna Difilo preferante por li la difinon la Filo de Dio. Kiu estas, do , Jesuo? Vera Dio ĉar menifestacio de la unika Dio [5]

Deklarita herezulo de la Katolika Eklezio kaj de la Reformaciaj Eklezioj, Serveto estis bruligita sur brulŝtiparo iniciate de kalvinistoj en Ĝenevo en 1553

Socinanoj kaj unitarianoj[redakti | redakti fonton]

Fausto Sozzini konata ankaŭ kiel Faustus Socinus

Serveto reĵetis arianismon ĉar negantan la diecon de Jesuo; do certas ke li reĵetus Socinismon ĉar, kiel arianismo, ĝi negas la diecon de Jesuo. Fausto Sozzini negas krom la kavaliton de dua persono de la Trinuno sed ne identigas Jesuon kun Dio: do Jesuo estas simpla homo. Liaj kontrautriunuaj doktrinoj estis kondamnitaj de dievrse kristanaj eklezioj. [6]

Ĉu la Enkarniĝo koncernas nur la homon aŭ ankaŭ la tutan universon materian?[redakti | redakti fonton]

Diversaj teologoj, kuntrenitaj de bibliaj esprimoj etendas la efikojn de la Enkarniĝo ankaŭ al la metia mondo kaj provas ellabori teologiajn sistemojn kiuj montru la transformiĝon de la tuta universo. Vidu: Pierre Teilhard de Chardin kaj Paul Tillich.

Ĉu temas pri interdependeco supraĵa aŭ fundamenta? Rilate tion oni ne konas instruaĵon de la katolika Eklezia instruofico.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Treccani Portale online.
  2. Donald K. McKim, Westminster dictionary of theological terms, Louisville: Westminster John Knox Press, 1996, p. 140.
  3. Eternal Word Television Network: "Advent Prayer and the Incarnation".
  4. france "Loin que le Christ me soit inintelligle s'il est Dieu, c'est Dieu qui m'est étrange s'il n'est le Christ." en Augustin ou le Maître est là.
  5. 'De trinitatis erroribus', Libro 7.
  6. The Oneness of God" angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andolfo, Matteo, L'ipostasi della «Psyche» in Plotino. Struttura e fondamenti, Vita e Pensiero, Milano 1996 ISBN 8834308638
  • Fiozzo, Antonio, Spiritualità trinitaria, Rubbettino, Soveria Mannelli 2005
  • Letham, Robert, The Work of Christ. Downers Grove: InterVarsity Press. 1993.
  • Macleod, Donald. The Person of Christ. Downers Grove: InterVarsity Press. 1998.
  • McGrath, Alister, Historical Theology: An Introduction to the History of Christian Thought. Oxford: Blackwell Publishing. 1998.
  • O'Collins, Gerald, Christology: A Biblical, Historical, and Systematic Study of Jesus. Oxford:Oxford University Press. 2009.
  • Tillich, Paul, ''Systematic Theology, (ed. combinata in 3 voll.) James Nisbet & Co., 1968; itale Teologia sistematica, 4 voll., Claudiana, Torino 1996-2006.
  • Wilson, R. Mcl., Gnosis and the New Testament. Philadelphia: Fortress Press. 1968.
  • Yamauchi, Edwin, Pre-Christian Gnosticism: A Survey of the Proposed Evidence. Grand Rapids: Eerdmans Publishing. 1973.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]