Enki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enki estas dio en la sumera mitaro. Estro de la nesala akvo, la saĝeco kaj la teknikaj eltrovoj, li estas ano de la koncilo de Anunnaki.

Kaprino-fiŝo (detalo de kulta baseno, trovita en Suzo, mez-elamita periodo. Muzeo Luvro.

Liaj atributoj estas la kaprino kaj la fiŝo, kunfanditaj en unu estaĵo: Suĥurmaŝu, kiu iĝos la zodiaka kaprikorno.