Enklavo de Treviño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klariga mapo de la konflikto de la eksklavo apartenanta al la provinco Burgoso verda, la provinco Alavo flava kaj ambaŭ provincaj ĉefurboj oranĝkoloraj.

La Enklavo de Treviño (eksklavo el vidpunto de la provinco Burgoso) estas en norda Hispanio, apartenanta al la provinco Burgoso en la regiono Kastilio kaj Leono, komplete ĉirkaŭita de teritorio de la provinco Alavo, Eŭskio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro kaj formas parton de la partido judicial Partido de Miranda de Ebro, proksima urbo, kvankam Vitorio estas iom pli proksima.

Ĝi estas formata per du municipoj: nome Condado de Treviño, kun 260,71 km² kaj 1 398 loĝantoj (INE 2014); kaj La Puebla de Arganzón, kun 18,87 km² kaj 531 loĝantoj.​ Totale la enklavo enhavas 279,58 km² kaj 1 929 loĝantojn. La enklavo estas 11 km larĝa de nordo suden, kaj 29 km longa de oriento okcidenten.

Dum la tuta 20-a jarcento, la lokanoj petis aligon al la provinco Alavo, Eŭskio, kun kiu sentas sin pli identigitaj. Fakte en ambaŭ municipoj la urbestroj estas de naciismaj eŭskaj politikaj partioj, kio estas unika okazo en la tuta regiono Kastilio kaj Leono kaj de naciismaj politikaj partioj regantaj en teritorioj ekster sia propra devenareo. Paralele la lernado kaj uzado de la eŭska lingvo, kiu estis tre malofta en la enklavo, dum la lastaj jardekoj pliiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]