Enmatrikuligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La enmatrikuliga solenaĵo en Oksfordo

Enmatrikuligo estas la formala procedo de eniro en universitaton, aŭ de kapabliĝo eniri ĝin akirante la bezonatajn antaŭkvalifikojn.

La vorto devenas de la fakto, ke dum la solenaĵo novaj studentoj estas enskribataj en la matrikulon (de latina matricula = listo en kiu estas enskribitaj ĉiuj anoj de societo, organizo, administracio) de la universitato. Ekde tiam ili per solena promeso fariĝas anoj de la universitato kaj de ĝia akademia komunumo. Ĉe plej multaj universitatoj ĉiu fakultato okazigas siajn proprajn enmatrikuligojn. Kutime oni devas vesti por tiu okazo taŭgan festotagan vestaĵon. Ĉe kelkaj universtitatoj, ekzemple ĉe OksfordoKembriĝo oni devas porti specialan akademian vestaĵon. Antaŭe, oni devis fari enirekzamenon antaŭ ol rajti esti enmatrikuligita.