Enmigrado en Usonon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La libera enmigrado en Usonon daŭris de malkovro de Ameriko ĝis 1882, kiam aperis la unuaj limigaj leĝoj.

Ekde historia komenco de Usono, la enmigrantoj certigis la laborforton, kapitalon kaj scion. La nombro de la enmigrantoj estis ĝis 1780 entute 500.000, poste ĝis 1845 estis averaĝe po 100.000 personoj jare, post finiĝo de la interna milito kaj danke al la eksploda evoluo, la nombro de la enmigrantoj estis ekde 1880 ĝis 1914 ĉ. 500.000 ĉiujare. rekorda jaro estis 1907, kiam trapasis la limon 1,2 milionoj da homoj.

En 1882 alvenis 789.000 homoj en Novjorkon, ĉefe anglosaksoj, germanoj. Oni kalkulas, ke en la 19-a jarcento enmigris la Usonon ĉ. 19 milionoj da homoj. Oni notas la enmigrantoj ekde 1820.

Komence (18-a jc.) la elmigrantoj estis ofte kontraktitaj servutuloj t.e. iu pruntis monon por ilia elmigradaj kostoj, kiun ili forlaboris dum 4-5 jaroj, tiel repagante la prunton (tiel ne aperis la sklaveco norde).

Limigo de la enmigrado- kronologio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento aperis konkurado inter la laborantoj, por la bonaj bienoj, agroj, tiel novaj enmigrantoj ne estis elkore bondezirataj fare de kelkaj socitavoloj.

  • 1875: oni malpermesis enmigradon de putinoj, krimuloj,
  • 3-an de aŭgusto 1882: la kongreso akceptas leĝon, kiu postulas 50 cendojn fare de la nove alvenantoj; malpermesis enmigradon por imbeciluloj, por personoj kiuj danĝerigas bonstaton de Usono; por ĉinoj je 10 jaroj
  • 1892: plilongigo de malpermeso por ĉinoj je pluaj 10 jaroj
  • 1904: malpermeso por ĉinoj por nedifinita tempo
  • 1917: kontrolo de la skrib- kaj legkapablo
  • 1921 (21-an de majo): unua diskriminacia leĝo: 3%-a kvoto po jaro (el iu nacio en Usono), laŭ la popolnombrado de 1910
  • 1924: 2%-a kvoto
  • 1929: kvoto de 150.000 personoj el tuta Eŭropo; proporcio laŭ popolnombrado de 1920
  • fermo de Ellis Island, tra kiu alvenis la enmigrantoj
  • 1965: oni ĉesigis la kvotosistemon