Enmetitaj specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enportitaj specioj)
Masklo de Lophura nycthemera (Arĝenta fazano), indiĝena de Orienta Azio enmetita en partojn de Eŭropo pro ornamaj kialoj.

Enmetitaj specioj, enportitaj speciojneindiĝenaj specioj, se temas pri plantoj (ankaŭ nomitaj neofitoj) aŭ bestoj, estas specioj, kiuj vivas for de sia indiĝena distribua teritorio kaj alvenis tien pro homa agado, ĉu intenca ĉu nevola. Kelkaj enmetitaj specioj estas damaĝaj al la ekosistemo, kien ili estis enmetitaj, aliaj malprofite influas agrikulturon kaj aliajn homajn uzadojn de naturaj resursoj aŭ frapas la sanon de animaloj kaj homoj. Aperos listo de enmetitaj specioj en aparta artikolo. Enmetitaj specioj kaj iliaj sekvoj sur naturaj medioj estas nuntempe polemika temo, kiu allogas laboron de multaj sciencistoj, registaroj, asocioj, agrikulturistoj kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]