Enrakonta rakonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enrakonta rakonto, historio ene de historio, referencata ankaŭ kiel kiel enmetita rakonto, estas literatura rimedo en kiu rolulo de historio iĝas la rakontisto de dua historio (ene de la unua).[1] Multaj tavoloj de historioj ene de historioj estas foje rimedo nomita "nestigitaj historioj", ekzemple en Don Kiĥoto. Teatraĵo povas enhavi pli mallongan teatraĵon en ĝi, kiel en la verko de Shakespeare nome Hamlet; ankaŭ filmo povas montri rolulojn rigardante kurtan filmon aŭ scenon de longa filmo; kaj same novelo povas enhavi mallongan historion ene de la novelo. Fakte historio ene de historio povas esti uzita en ĉiuj tipoj de rakontaj ĝenroj kaj formatoj: romanoj, noveloj, rakontoj, teatraĵoj, televidprogramoj, filmoj, poemoj, kantoj, videoludoj, kaj filozofiaj eseoj.

Partikulara tipo de romano konsistas en tio, ke la ĉefa intrigo montras verkiston kiu verkas romanon, aŭ leganto legas romanon, kiu foje estas la romano mem, kiu estas leganta la leganto; tiuokaze oni parolas pri metaromano.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herman, David; Jahn, Manfred; Ryan, Marie-Laure (13a de Majo 2013). Routledge Encyclopedia of Narrative Theory. Routledge. p. 134. ISBN 978-1-134-45840-0. Alirita la 30an de Julio 2013.