Enrique Balech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Enrique BALECH [enRIke baLEĈ], naskita je la 17-a de aŭgusto 1912 en Telén (Argentino), mortinta je 26-a de aŭgusto 2007 en Necochea, estas natursciencisto, monde konata fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj. Li verkis Esperanto-terminarojn pri sia fako.

Vivo kaj agado

Balech profesoriĝis pri natursciencoj en la Nacia Instituto por profesorigo de Buenos Aires. Li instruis en gimnazioj kaj en 1961 li estis kontraktata kiel profesoro ĉe la Universitato de La Plata. Kune al aliaj kolegoj, sukcesis krei fakultaton de "Biologio", separita de "Natursciencoj", tiel en La Plata, kiel en Bonaero-Nacia Universitato.

Kiel ĉefa sciencisto, li sukcesis partopreni multajn internaciajn kongresojn pri sia fako, kiel estro de la laboratorio de Protistologio de la Argentina Muzeo de Natursciencoj, estro de la Sekcio Hidrobiologio kaj eestro de la Hidrobiologia Stacio de Quequén (poste honora estro de ĉi lasta). Multe verkis pri sia fako en hispana, angla kaj esperanto.

Li gvidis kursojn naciajn kaj internaciajn en Argentino, Ĉilio, Ekvadoro kaj dum SUK en Liège (Belgio). Li ankaŭ instruis en Usono (Kalifornio kaj Teksaso) kaj faris specialajn studojn en Francio kaj Usono. Li partoprenis en multaj internaciaj kongresoj. Memorinda de li estis Kongreso de Biologio en Kanado, kie en granda polemiko, venkis iun faman japanan sciencistoj, kiu meze de la Kongreso volis fari "Harakiri"...

Li estas koresponda membro de Nacia Akademio de Ekzaktaj, Fizikaj kaj Natursciencoj de Buenos Aires. Li emeritiĝis en 1981

Kiel Esperantisto, verkis multajn artikolojn en ĵurnaloj, kaj ĉiam kutimis prezenti sin kiel "esperanto-parolanto". En Necochea li instruis ĉiu jare kursojn de Esperanto kaj fondis "Verda Stelo-Asocion", kun propra bulteneto.

En 2004 Argentina Esperanto-Ligo igis lin honora membro, kaj estis ankaŭ "honora civitano" de la urbo Necochea, kie li loĝis dum kvardeko da jaroj.

Balech en 1983 apartenis al la fondantoj de AIS San-Marino.

En Necochea-urbo nun estas inaŭgurita la PLAZO ENRIQUE BALECH, kun monumenteto je sia memoro, apudo la Kazino de la urbo, proksime al la plaĝoj.-

Verkoj en Esperanto

Referencoj

Partoj de la informoj en tiu ĉi artikolo estas el la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.

Vidu ankaŭ