Enrique Kohei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enrique Kohei
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1920 (1920-11-30)
Morto 30-an de novembro 1996 (1996-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Enrique KOHEI (1921-1997), esperantisto ekde la komenco de la 40-aj jaroj, UEA-membro de 1945 kaj pli ol 40 jarojn delegito de UEA (pri instruado kaj informado), mortis meze de septembro en Venado Tuerto (Argentino). Lia patro estis ĉinemigrinto, do li multe korespondis kun ĉinajn esperantistoj.

Li agadis kiel komitatano de Argentina Esperanto-Ligo, dum pluraj jaroj redaktis ties organon Argentina Esperantisto, organizis multajn ekspoziciojn kaj funkciis kiel la argentina peranto de El Popola Ĉinio. Ekde 1970, organizis, unu en Rosario, kaj la lasta en Venado Tuerto dekses "Esperanto Festivalojn" de muziko kaj kanzonoj, kaj kunlaboris en la eldonado de la unua Disko kun tanĝoj kantitaj en Esperanto. Li aŭtoris la baznivelan lernilon Ne krokodilu plu...!, instruis Esperanton en la Universitato de Rosario kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn diversloke. En 1995 li faris "video-kurson", la unua en Argentino. Eĉ malsana, en siaj lastaj vivmonatoj li aktivis por la projekto "Infanoj en la mondo" kaj publikis alian revuon titolitan "Revuo Esperanto-Argentina".