Enron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enron
negoco • entrepreno • publika kompanio • porkrima organizaĵo vd
Dum 1985 - 2001
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Kenneth Lay vd
Ĉefestro(j) Kenneth Lay vd
Sidejo Houston
Lando Usono
Estr(ar)o Jeffrey Skilling
Dungitoj 20 600 (stato: 31-a de decembro 2000)
Agokampo tergaso
Posedataj kompanioj 1500 Louisiana Street vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Enron apartenas al la 10 plej grandaj energiaj konzernoj de Usono kaj havas la ĉefsidejon en Houston, Teksaso. Enron laborigas pli ol 20.000 kunlaborantojn kaj fifamiĝis pro falso de sia bilanco (2000).

Kroniko[redakti | redakti fonton]

En julio de 1985, kunfandiĝas la usona entrepreno Houston Natural Gas kun Internorth al konzerno Enron, kiu okupiĝas ĉefe pri gasduktoj. Post engaĝigo en la tergas-komercon en 1989, Enron iĝas baldaŭ la plej granda gas-komercisto en Usono kaj Britio.

En 2000 Enron devas konfesi la falsadon; en decembro de 2001 ĝi publikigas pri nepagipoveco. En januaro de 2002, la akcioj estas prenitaj el la komerco, en februaro evidentiĝas, ke la manaĝeroj kaj la gvidanto Kenneth Lay prenis monon (tiu ĉi lasta 205 milionojn) antaŭ la kolapso de la firmao.

La Enron-skandalo tuŝis ankaŭ la ekonomikontrolan konzernon Arthur Andersen, kiu devis pagi en oktobro de 2002 - pro obstaklado de la juĝo - punmonon de 500.000 $.

En julio de 2003, Enron kunportis siajn posedaĵojn Transwestern Pipeline Company, Citrus Corp. kaj Northern Plains Natural Gas Company al nova holdinga entrepreno Cross Country Energy Corporation. La firmao planas fondon de nova entrepreno Prisma Energy International Inc.

La juĝproceso kontraŭ la gvidantoj de Enron daŭras kaj la akciuloj volas rehavi iom da sia mono.