Ensenada (Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ensenada
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 34° 51′ S, 57° 54′ U (mapo)-34.85-57.9Koordinatoj: 34° 51′ S, 57° 54′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Ensenada (Bonaero)
Ensenada (Bonaero)
DEC
Ensenada
Ensenada
Situo de Ensenada
Ensenada (Argentino)
Ensenada (Argentino)
DEC
Ensenada
Ensenada
Situo de Ensenada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ensenada, Argentina [+]
vdr

Ensenada (golfeto, kreko, rodo) estas ĉefurbo de la Departemento Ensenada, en la Provinco Bonaero, Argentino. Ensenada estas proksima al La Plata kaj Berisso. Ĝi troviĝas ene de la urba aglomeraĵo Gran La Plata kun 56.729 laoĝantoj (INDEC, 2010).

Ensenada havas turismajn centrojn en la Insulo Santiago, Punta Lara, Natura Rezervejo Punta Lara, Historia Muzeo Fortikaĵo Barrágan kaj Muzeo Herooj de Malvinoj, krom la malnova stacidomo nun turisma centro, kun ekspozicioj, spektakloj kaj eventoj gravaj por la ensenada kulturo.

La Ŝipkonstruejo Río Santiago, la siderurgia kaj petrolkemia kompleksoj, libera industria zono kaj la haveno, faras Ensenada elstaran industrian zonon de la regiono.