Enshi, Tujia kaj Miao
| Enshi, Tujia kaj Miao | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| aŭtonoma departemento | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 445000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 390 000 (2019) [+] | ||
| Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 30° 17′ N, 109° 29′ O (mapo)30.28391109.48025Koordinatoj: 30° 17′ N, 109° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 24060,26 km² (2 406 026 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Enshi, Tujia kaj Miao, komplete Aŭtonoma Prefektujo Enshi, Tujia kaj Miao, laŭ simpligita ĉina skribo 恩施土家族苗族自治州 (pinjine Ēnshī Tǔjiāzú Miáozú Zìzhìzhōu), estas prefektujnivela aŭtonomio en provinco Hubejo en Ĉina Popola Respubliko. Sidejo de la aŭtonomio estas Enshi.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 3 456 136 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La rivero Jangzio transiras la nordorientan angulon de la prefektujo. La aŭtonomio etendiĝas sur areo 24 061 km² kaj konsistas el ok dividoj. Plejparto de la areo konsistas el arbarkovritaj montoj, sub 1000 m estas maloftaj. Yichang troviĝas 106, provinca sidejo Vuhano 203, Ŝanhajo 873, ĉefurbo Pekino 1044 km laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]
Dum longa tempo en tiu areo mankis ĉinaj administraj strukturoj kaj ili estis regataj de lokaj ĉefoj. Dum la Dua Mondmilito, post kiam la japanoj konkeris Vuhanon, la Kuomintango translokiĝis tien en 1939 kaj restis tie ĝis la fino de la milito. Post la fondo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la Speciala Distrikto Enshi (恩施专区) estis establita, konsistanta el ok distriktoj. La 19-an de aŭgusto 1983 tiu ĉi aŭtonomio estis establita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Teoj estas kultivataj en la montaraj vilaĝoj. Same en la montaro oni trovis riĉajn selenajn kuŝejojn, krome akvoelektraj centraloj donas kurenton. La kampara turismo aktive disvolviĝas.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La Hubeja Nacia Universitato (湖北民族大学) situas ĉe la orienta periferio de Enshi. Eventuale ekzistas mez- kaj baznivelaj lernejoj en la aŭtonomio.
Religio
[redakti | redakti fonton]La Romkatolika Eklezio havis diocezon sur la teritorio de la hodiaŭa prefektujo Enshi.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]

Laŭ Jangzio rivera haveno funkcias, krome alia rivero estas grava akvovojo. Pro la montara tereno, ĝis antaŭ nelonge la aŭtonomio ne havis modernajn fervojojn kaj vojojn. Nun jam rapidfervojo Ŝanhajo-Vuhano-Ĉongĉingo-Ĉengduo trairas la aŭtonomion, se ne paroli pri rapidvojoj Ŝanhajo-Ĉengduo kaj Ŝanhajo-Ĉongĉingo. La flughaveno en Enshi funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La vintroj estas mallongaj, nubaj kaj malvarmetaj, la someroj humidaj. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 13-21 °C. Jare averaĝe pluvas 1425 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas julie, malkulminas decembre. Pli ol du trionoj de la jara precipitaĵo okazas de majo ĝis septembro. La averaĝaj neĝtagoj estas 6.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kavernoj kaj aliaj karstaj vidindaĵoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
en:Waimakariri District en Nov-Zelando 2019
Galway en Irlando 2019
Chech'ŏn en Sud-Koreio 2021
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




