Enspezimposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enspezimposto laŭ landoj en 2005
Maksimuma enspezimposto laŭ landoj en 2008

Enspezimposto estas tiu imposto, kiun alŝarĝas iu publika instanco je enspezo de la personoj aŭ kompanioj. En la evoluintaj landoj, la enspezimposto estas la ĉefa enspeza fonto de la ŝtato.

Kompaniimposto

Oni kalkulas el la pura profito, varias laŭ landoj. Ĝi estis enkondukita en 1909 en Usono.

La kompaniimpostoj plej ofte estas konstantaj, ne progresivaj.

Persona enspezimposto

Ĝi estas rekta imposto de personoj, plej ofte progresiva, diversa laŭ landoj.

Ĝin unuafoje enkondukis Britio en 1799 per leĝo por financi militon kontraŭ Napoleono. Poste oni foje uzis, foje ne uzis ĝin.

Enkonduko okazis en Hungario en 1850, en Usono en 1913.

Enspezimposto ne estis alŝarĝita en la t.n. socialismaj landoj. Ĝin anstataŭis en tiu epoko pli alta vendimposto.