Enterprise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enterprise (kosmoŝipo))
Enterprise
Starfleet ship • Starship Enterprise
Verko Stela Vojaĝo: La Origina Serio
Star Trek: The Animated Series
The Cage
Trials and Tribble-ations
Star Trek: The Motion Picture
Star Trek II: The Wrath of Khan
Stela Vojaĝo III: La Serĉo por Spock
Will You Take My Hand?
Web of the Romulans
Dreadnought!
Losing the Peace
The Rise and Fall of Khan Noonien Singh, Volume 2
The Rift
Federation
Taking Wing
Fire with Fire
Before Dishonor
Q&A
Red Sector
Summon the Thunder
In Tempest's Wake
The Autobiography of James T. Kirk
Precipice
Brother
The City on the Edge of Forever
Star Trek: Discovery
Star Trek: Strange New Worlds
Star Trek Online
list of Star Trek novels
Stela Vojaĝo Pretere
Stela Vojaĝo En Mallumon
Star Trek
Denial of Destiny
Informoj
Eble sama USS Enterprise
vdr

La veturilo USS Enterprise, NCC-1701 [Ju es es Entaprajz] estas fikcia stelŝipo en la filmaro Star Trek. La origina televida serio pri la temo el la 1960-aj jaroj priskribas la taskon de la ŝipanaro: Ĝi "esploru fremdajn novajn mondojn, serĉu novan vivon kaj novajn civilizojn, kuraĝe iru tien kien neniu terano iris ĝis nun". La baza dezajno de la stelŝipo iĝis "la bazo de unu el la plej legendaj scienc-fikciaj ikonoj.[1] En la unuaj 3 kinejaj filmoj de la serio Star Trek, la dezajno de la stelŝipo estas iomete ŝanĝita, la filmoj 4 ĝis 10 ludas pli poste kaj sekve la teknologio progresis. La filmo Star Trek de 2009, kiu rakontas la historion antaŭ la okazaĵoj de la origina televida serio, sed kiu okazas en "alternativa, paralela universo", prezentas redezajnitan version de la stelŝipo.

la origina stelŝipo Enterprise NCC-1701

Origino kaj dezajno[redakti | redakti fonton]

La origina stelŝipo Enterprise estis dezajnita de la arta direktoro Matt Jefferies por la televida serio Star Trek de la 1960-aj jaroj. La unua miniatura modelo por la prova, unua epizodo de la serio "La kaĝo" dum 1965 ne estis lumigita kaj mezuris iom pli ol 90 centimetrojn. Ĝi estis modifita dum la evoluo de la serio. Rapide aldoniĝis dua modelo de pli ol 3,4 metroj, kiu ebligis pliajn detalojn kaj estis konstruita fare de Richard Datin. Origine la modelo estis senmova kaj ne havis elektrajn efikojn. Por la dua prova epizodo, "Kien neniu homo iris ĝis nun" (1966), pluraj detaloj estis variigitaj kaj pluraj fenestroj kaj pliaj stelŝipaj lampoj estis de interne lumigitaj.

Kiam oni decidis vere realigi televidan serion el la projekto, la modelo reprilaboriĝis. Aldoniĝis lumantaj kupoloj kaj pliaj lampoj, kaj pli eta sensorila bovlo. La granda modelo nun staras en la usona nacia aera kaj kosma muzeo de la Smithsonian Institution en Vaŝingtono. Dum 1996 ankoraŭ aldoniĝis tria, 1,7-metra modelo. Aldone, ekde la jaro 2005 ankaŭ uziĝas komputile kreitaj bildigoj de la stelŝipo.

La stelŝipo Enterprise estis redezajnita por la kineja filmo Star Trek de 2009, kiu rakontas la historion antaŭ la stelaj aventuroj de la stelŝipo fokusitaj en la televida serio de la 1960-aj jaroj. La reĝisoro J. J. Abrams deziris la stelŝipon moderneca sed tamen en la tradicia silueto.

Priskribo de la stelŝipo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la filmaro, la stelŝipo estis konstruita inter la jaroj 2243 kaj 2245, por la stelŝiparo de la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj. Ĝi estas signife pli potenca ol la ĝis tiamaj stelŝipoj de la federacio, kaj dediĉiĝas por pacaj esploraj misioj en kosmaj regionoj ĝis nun home neesplorataj, tamen havante ankaŭ la plej avancitajn armilojn konatajn de la teranoj, vulkananoj kaj aliaj planedoj de la federacio, por la kazo ke la ŝipanaro devu defendu sin aŭ aliajn vivaĵojn malpace atakitajn. Laŭ pluraj noveloj pri la filmaro, la unua komandanta oficisto estis Robert April, kaj Christopher Pike estas la kapitano por jardeko. La filmo de 2009 rakontas, kiel Christopher Pike transdonas la kapitanecon al James T. Kirk, kiu havas tiun postenon por kvin-jara esplora misio. Sekvas komanta paŭzo, dua misio de Kirk, kaj por la eventoj en la dua kineja filmo de 1979 pri la stelŝipo, James T. Kirk, intertempe admiralo, trian fojon transprenas la kapitanecon.

la "nova malnova" stelŝipo en la kineja filmo Star Trek de 2009

Spock (Leonard Nimoy) daŭre restas komandanta unua oficiro de la stelŝipo, kaj kapitanas inter la kapitanecoj de Kirk. Fine de la dua kineja filmo, Spock oferas sian vivon por la ŝipo kaj la ŝipanaro. En la tria kineja filmo "Serĉo je Spock" de 1984, oni planas la malfunkciigon de la ŝipo; Kirk gvidas sian teamon ŝteli la ŝipon en provo revivigi sian kolegon Spock, kaj fine estas devigata detrui la ŝipon por preventi ke la klingonoj akaparu ĝin. En la kvara kineja filmo, "La vojaĝo hejmen", de 1986, Kirk kaj sia teamo interkonsentas reveni al la Tero kaj alfronti juĝon pro siaj agoj. Dumvoje, ili tempovojaĝas pasintecen por malsukcesigi provon detrui la Teron. Post sukcesa plenumo de tiu misio kaj reveno al la 23-a jarcento, oni juĝas la teamon nekulpa. Kirk estas "punata" per komando de la posteula stelŝipo, Enterprise NCC-1701-A.

En la filmo Star Trek de 2009, kiu prezentas alternativan historion de la fikcia universo, kapitano Christopher Pike (Bruce Greenwood) komandas la stelŝipon Enterprise dum sia Unua, "virga", vojaĝo al la planedo Vulkano, de kie venis helpopeto. La romulano Nero kaptas la kapitanon, kaj la komandanteco transiras al la juna duonvulkanano Spock (Zachary Quinto). James T. Kirk (Chris Pine) per truko transprenas la komandantecon de Spock, kaj konvinkas la duonvulkananon reliberigi la kapitanon Pike kaj malsukcesigi la planojn de Nero detrui la Teron kaj pliajn federaciajn planedojn, post kiam jam sukcesis detruo de Vulkano. Fine de la filmo, Kirk oficiale iĝas kapitano de la stelŝipo kaj Spock nomumiĝas la unua oficiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]