Orny VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Entreroches)
- La mallongigo VD en Orny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Orny.

Orny
Blazono de Orny
Blazono de Orny
Blazono de Orny
Iama havendomo de la Entreroches-Kanalo en Orny
Iama havendomo de la Entreroches-Kanalo en Orny
Iama havendomo de la Entreroches-Kanalo en Orny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 40′ 2″ N 6° 31′ 34″ O / 46.66722 °N, 6.52611 °O / 46.66722; 6.52611 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 2″ N 6° 31′ 34″ O / 46.66722 °N, 6.52611 °O / 46.66722; 6.52611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 369
Areo 5,56 km²
Alteco 467 m super marnivelo
Poŝtkodo 1317
Komunumkodo 5493
Mapo de Orny
Mapo de Orny
Situa mapo de Orny
vdr

Orny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 369 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orny situas en la Vaŭda Mezlando ambaŭflanke de la rivereto Nozon proksimume 18 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Morges, norde de la akvodislimo inter Rodano kaj Rejno. La komunumo etendiĝas en la ebenaĵo de Orbe. En ĝia nordoriento troviĝas la naturrezervejo Marrin des Puits, tra kiu pasas la Entreroches-Kanalo. Sur la teritorio de Orny videblas restaĵoj de la Entreroches-Kanalo, kiu estis konstruita en la 17-a jarcento kadre de projekto ligi la riversistemojn de Rodano kaj Rejno por varŝipotransporto. La komunumo konsistas el la vilaĝo Orny kaj la setlejoj Près-des-Pièces, Entreroches kaj La Bernoise, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,56 km², de kiuj 14,7% estas kovritaj de arbaro, 76,1% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orny limas en okcidento kaj nordo al Pompapaples, en oriento al Bavois, en sudoriento al Eclépens, kaj en sudokcidento al La Sarraz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Orny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 133 de Orbe al La Sarraz. En sudokcidento de la komunumo la vojo n-ro 133 kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 9. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Villars-Sainte-Croix.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Orny datiĝas el la jaro 1011 kiel Orne. En Orny inter aliaj historiaj objektoj dum la konstruado de la Entreroches-Kanalo estis trovita romia mejloŝtono el la 2-a jarcento. La Preĝejo Notre-Dame, kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1177 fariĝis pastra preĝejo en la jaro 1228. Dum mezepoko Orny estis feŭdo de la Grafoj de Grandson kaj apartenis al la Baronejo La Sarraz. Sub la berna regado la komunumo estis de 1536 ĝis 1598 parto de la Voktejo Moudon kaj poste ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parto de la Voktejo Romainmôtier. De 1798 ĝis 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Cossonay poste ĝi estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Orny

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]