Enumclaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enumclaw
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98022
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 543  (2020) [+]
Loĝdenso 934 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 12′ N, 121° 59′ U (mapo)47.204777777778-121.99163888889Koordinatoj: 47° 12′ N, 121° 59′ U (mapo) [+]
Alto 232 m [+]
Areo 13,429187 km² ( 134 2.9 187 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Enumclaw (Usono)
Enumclaw (Usono)
DEC
Enumclaw
Enumclaw
Situo de Enumclaw

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Enumclaw, Washington [+]
vdr
La Urba Halo kaj municipa konstruaĵo
Situo de Enumclaw en Kantono King kaj en Vaŝingtonio

Enumclaw , elp. Inemklo (IFA \ˈiːnəmklɔː\), estas malgranda urbo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi havis, en 2010, 10 669 loĝantojn.[1]

La Altebenaĵo de Enumclaw, sur kiu la urbo situas, estis formita de vulkana kotofluo el Monto Rainier antaŭ ĉ. 5 700 jaroj.[2]

La nomo Enumclaw estas derivita de lasucida termino, kiu signifas "loko de malicaj spiritoj", ŝajne temanta pri Monto Enumclaw, ĉ. 10 km norde de la urbo, aŭ pro iu malbona okazaĵo tie, aŭ pro la tie oftaj fortegaj tempestoj.[3][4] Laŭ la urbo mem, la nomo signifas "tondranta bruo".[5]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Enumclaw lokiĝas ĉe 47° 12′ 9″ N 121° 59′ 39″ U / 47.20250 °N, 121.99417 °U / 47.20250; -121.99417 (mapo) (47.202401, -121.994044).

La urbo situas en la mezo de plataj, ebenaj agrokampoj kaj laktobienoj oriente de Puĝeta Fjordo.

Laŭ la usona Censa Buroo, la urbo ampleksas areon de 10,1 km²), tute sektero. Kvankam la urbo estas entute en Kantono King, ĝi posedas iom da parka tereno ene de Kantono Pierce.[6]

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Enumclaw estas unu el la ĉefaj pordegoj al Monto Rainier kaj ties Nacia Parko.
  • Enumclaw ĉiujare (somere) gastigas la Foiron de Kantono King.

Esperanto en Enumclaw[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj en Enumclaw ĝenerale partoprenas organizitajn movadojn en Seatlo kaj Takomo. En septembro 2012 Enumclaw gastigos la regionan Esperanto-kongreseton NOREK.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boundary Changes. Geographic Change Notes: Louisiana. Population Division, United States Census Bureau (2009-03-18). Alirita 2009-05-18.
  2. About Buckley. Cityofbuckley.com. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2011-11-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2012-03-05.
  3. Brokenshire, Doug. (1993) Washington State Place Names: From Alki to Yelm. Caxton Press, p. 70. ISBN 9780870043567.
  4. Mass, Cliff. (2008) The Weather of the Pacific Northwest. University of Washington Press, p. 160–162. ISBN 978-0-295-98847-4.
  5. Visitor Information Arkivigite je 2012-11-28 per la retarkivo Wayback Machine, City of Enumclaw
  6. Pierce County Profile, Section 2 Arkivigite je 2008-10-30 per la retarkivo Wayback Machine, 2-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]