Eoin Colfer
| Eoin Colfer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Eoin Colfer | ||
| Naskiĝo | 14-an de majo 1965 (61-jaraĝa) en Wexford | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Irlando | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Gefratoj | Niall Colfer (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto • bildliteratura verkisto • instruisto • sciencfikcia verkisto • romanisto • porinfana verkisto • verkisto de porjunula literaturo | |
| Aktiva en | Wexford • Dublino vd | |
| Aktiva dum | 1998– vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Artemis Fowl ❦ The Supernaturalist vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eoin COLFER ([ ˈoʊ.ən ], "Owen") (naskita la 14-an de majo 1965 en Wexford) estas irlanda instruisto, verkisto kaj aŭtoro por infanoj kaj junuloj. El sia verkaro elstaras la libroserio Artemis Fowl. [1]
La debuta romano de Colfer, Benny kaj Omar (1998), estis sukceso kaj estis rapide sekvata de daŭrigo. Li famiĝis per Artemis Fowl (2001) kaj transiris al plentempa verkado. La serio vendis pli ol 20 milionojn da ekzempleroj tutmonde ĝis nun. Liaj antaŭaj libroj atingis la pinton de la furorlistoj en Irlando, Britio kaj Usono. Li estas unu el la plej sukcesaj nuntempaj aŭtoroj de infanaj kaj junaj libroj en Eŭropo. [2]
La moto de Colfer estas: "Mi daŭre skribos ĝis homoj ĉesos legi aŭ mi elĉerpos ideojn. Espereble nek el ĉi tiuj okazos baldaŭ."
Stilo
[redakti | redakti fonton]La stilo de Colfer baziĝas sur la voĉo de rakontanto, kiu konstante uzas ironion kaj bonan humorsenson. Li igas siajn rakontojn pli proksimaj al la realeco per uzado de realaj lokoj kaj menciado de veraj okazaĵoj kaj eĉ realaj varmarkoj.
Li ĉefe kultivas junularan aventurliteraturon. Ene de la ĝenro, li verkis kaj mirindajn ("Artemis Fowl") kaj realismajn ("Case Zero") verkaĵojn. Ili kutime okazas en la nuntempo, sed ekzistas esceptoj (kiel ekzemple "Airman", kiu okazas plurajn jarcentojn en la pasinteco, aŭ "Blue Future", futureca rakonto). En ĉi tiuj romanoj, apenaŭ estas romantikaj aŭ tragediaj elementoj, ĉar la fokuso estas sur aventuro kaj humuro.
liaj ĉefroluloj ofte havas nuancon de kontraŭheroeco, ĉar ili ne estas respektataj de la socio. La plej ekstrema kazo estas lia plej fama rolulo, Artemis Fowl.
Liaj verkoj, kiuj kutime longas de 200 ĝis 400 paĝoj, emas esti dividitaj en almenaŭ 10 aŭ 12 longajn ĉapitrojn, kaj malofte superas 20. Li kutime ne faras pli da dividoj ol tio, kvankam kelkaj el liaj verkoj ("Artemis Fowl III" kaj "Airman", ekzemple) grupigas la ĉapitrojn en plurajn grupojn.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Benny & Omar (1998)
- Benny & Babe (1999)
- Going Potty (1999)
- Ed's Funny Feet (2000)
- La lito de Ed (2001)
- Artemis Fowl (2001)
- Artemis Fowl - Operacio Arkto (2002)
- Artemis Fowl - La Eterneco-Kodo (2003)
- Artemis Fowl - La Arkivo (2004)
- Artemis Fowl - La Opala Trompo (2005)
- Artemis Fowl - La Perdita Kolonio (2005)
- Artemis Fowl - La Tempo-Paradokso (2008)
- Artemis Fowl - La Atlantida Komplekso (2010)
- Artemis Fowl - La Lasta Gardanto (2012)
- La Dezirlisto (2000)
- La Rakonto de Terpomo-Isaksen (2004)
- La Venĝo de Kapitano Korvo (2006)
- La Parazitĉasisto (2004)
- Duonluna Detektiveja Agentejo (2008)
- La Piloto (2008)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Eoin Colfer.
- ↑ "Eoin Colfer (2014-2016)", Children's Book Ireland.

