Eos (genro)
| Ĉi tiu artikolo temas pri genro de birdoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EOS. |
Violkola lorio (Eos squamata)
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Eos estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Estas ses specioj kiuj estas ĉiuj endemiaj de insuloj de orienta Indonezio,[1][2] ĉefe ene de tre limigitaj teritorioj. Ili havas ĉefe ruĝan plumaron kun bluaj, purpuraj aŭ nigraj areoj. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto.
Iliaj vivejoj estas arbaroj, kokos-plantejoj kaj manglejoj. Ili ariĝas en florantaj arboj por nutri sin per nektaro kaj poleno per siaj brospintaj langoj. Ankaŭ fruktoj kaj insektoj estas manĝataj. Ili faras nestojn en arbokavaĵoj ĝenerale alte en malnovaj grandaj arboj. Minacoj al ĉi tiuj papagoj estas habitatperdo kaj kaptado por la kaĝbirda komerco, kaj unu specio, nome la Ruĝblua lorio, estas klasifikita kiel endanĝerigita.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La plumaro de la Eos-lorioj estas ĉefe ruĝa, ornamita per bluaj, violaj aŭ nigraj areoj.[1][2] Ilia longo varias de 24 cm ĉe la bluorela lorio[2] ĝis 31 cm ĉe pluraj el la pli grandaj specioj.[1][2] La beko estas oranĝruĝa, la irisoj estas ruĝecaj ĝis ruĝbrunaj, kaj la kruroj estas grizaj. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ ekstera aspekto.[3] Ili havas moskecan odoron, aparte rimarkeblan ĉe la nigraflugila lorio, kiu estas konservita eĉ en muzeaj haŭtoj.[4] Junaj birdoj estas parte striecaj pro plumoj kun pli malhelaj aŭ malhelbrunaj pintoj,[1][4] kaj ili havas oranĝecbrunajn ĝis nigrajn bekojn.[1]
Specioj de la genro Eos distingiĝas de lorioj de la genro Chalcopsitta per pli mallongaj vostoj kaj la foresto de nuda peco de haŭto ĉirkaŭ la mandibloj.[4] Membroj de Eos ne havas verdan plumaron, kio helpas distingi ilin de kelkaj specioj de aliaj lorigenroj.[3]
Eos (Ἔως) estas greka por "tagiĝo", reference al la ruĝa plumaro.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La Eos-lorioj nutriĝas per la nektaro kaj poleno de diversaj arboj kaj plantoj. Tre malmulte oni scias pri la dieto de plej multaj specioj, sed oni observis birdojn manĝantajn la florojn de kokosoj, Eugenia, koralarboj (Erythrina), Canarium, kaj sagupalmo (Metroxylon). Krome, oni observis ilin manĝantajn nematurajn fruktojn de figarboj (Ficus), kaj insektoj estis trovitaj en la stomakoj de almenaŭ unu specio (la Skarlata lorio). Kelkaj specioj laŭdire estas nomadaj, moviĝante inter insuloj ene de sia teritorio por trovi manĝaĵon. Ĉi tiuj movoj ŝajne povas esti ankaŭ ĉiutagaj, kak la Violkola lorio faras ĉiutagajn vojaĝojn de siaj ĉefaj insuloj al pli malgrandaj enmaraj insuloj.[5]
La Eos-papagoj ŝajne estas laŭsezonaj reproduktuloj, kaj birdoj serĉas nestolokojn variante laŭ specio, estinte observitaj en junio kaj julio ĉe la Nigraflugila lorio, sed aŭgusto kaj septembro ĉe la Skarlataa lorio. Kiel plej multaj papagoj, ili estas kavaĵnestumantoj, ĝenerale nestas alte en pli malnovaj grandaj arboj aŭ en arbaroj aŭ en modifitaj vivejoj. Plejparto de tio, kio estas konata pri ilia nesta konduto, devenas de kaptitaj birdoj. Ili ĝenerale havas ovodemetadon de du ovoj, kiuj estas kovataj dum 26-27 tagoj. La papagidoj bezonas ĉirkaŭ 75-87 tagojn por elnestiĝi.[5]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]
Minacoj al ĉi tiuj papagoj estas habitatperdo kaj ĉasadon por la komerco de dorlotbirdoj. Ekzemple, inter 1983 kaj 1989 averaĝe 3 200 skarlataj lorioj estis kaptitaj kaj eksportitaj ĉiujare, kio ŝajne kaŭzis malkreskojn en iuj partoj de ĝia teritorio.[5] La ruĝblua lorio estas endanĝerigita specio,[6] kaj la nigraflugila lorio estas klasifikita kiel vundebla.[7] La ruĝblua lorio estas listigita sub Apendico I de CITES,[8] malpermesante ĉian komercon de naturkaptitaj birdoj,[5] dum ĉiuj aliaj specioj estas listigitaj sub Apendico II kaj bezonas permesilojn por sia komerco.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Eos estis enkondukita de la germana natursciencisto Johann Georg Wagler en 1832.[9] La genronomo devenas el la greka eōs kun la signifo "tagiĝo".[10] La tipa specio estis poste atribuita al la ruĝblua lorio (Eos histrio) fare de la angla zoologo George Robert Gray en 1840.[11]
La plej proksimaj parencoj de tiu genro estas la specioj de la genro Trichoglossus.[12][13] La genroj Eos, Trichoglossus, Chalcopsitta, kaj Pseudeos formas unusolan kladon ene de la lorienoj.[12][13] La kardinala lorio (Chalcopsitta cardinalis) estis foje metita en la genron.[14]
La genro Eos havas ses speciojn kaj kelkajn subspeciojn:[15]
Eos, Wagler 1832
- Ruĝblua lorio, Eos histrio, (Statius Muller 1776)
- Eos histrio challengeri, Salvadori 1891
- Eos histrio histrio, (Statius Muller 1776)
- Eos histrio talautensis, Meyer, AB & Wiglesworth 1894
- Violkola lorio, Eos squamata, (Boddaert 1783)
- Eos squamata obiensis, Rothschild 1899
- Eos squamata riciniata, (Bechstein 1811)
- Eos squamata squamata, (Boddaert 1783)
- Skarlata lorio, Eos bornea (Linnaeus 1758)
- Eos bornea bornea, (Linnaeus 1758)
- Eos bornea cyanonotha, (Vieillot 1818)
- Blustria lorio, Eos reticulata, (Muller, S 1850)
- Nigraflugila lorio, Eos cyanogenia, Bonaparte 1850
- Bluorela lorio, Eos semilarvata, Bonaparte 1850
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Forshaw (2006). plato 8.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Forshaw (2006). plato 9.
- ↑ 3,0 3,1 Forshaw (2006). page 28.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Low (1978), p.51
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Collar (1997) paĝoj 341-343
- ↑ BirdLife International (2016). "Eos histrio". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22684502A93032979. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22684502A93032979.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- ↑ BirdLife International (2016). "Eos cyanogenia". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22684519A93033923. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22684519A93033923.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- ↑ Appendices I, II and III. CITES (1a de Julio 2008). Arkivita el la originalo je 2008-11-16.
- ↑ (1832) “Monographia Psittacorum”, Abhandlungen der mathematisch-physikalischen Classe, Königlich-Bayerische Akademie der Wissenschaften 1, p. 463–750 [494].
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
- ↑ 12,0 12,1 (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160.
- ↑ 13,0 13,1 (2006) “Phylogenetic relationships within parrots (Psittacidae) inferred from mitochondrial cytochrome-b gene sequences”, Zoological Science 23 (2), p. 191–198. doi:10.2108/zsj.23.191. 35879495.
- ↑ Forshaw (1978), p. 50
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.020). www.zoonomen.net (2009-03-20).
- Forshaw, Joseph M. (2006). Parrots of the World; an Identification Guide. Bildoj de Frank Knight. Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Collar N (1997) "Family Psittacidae (Parrots)" en Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos (eld. del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J) Lynx Edicions:Barcelona. (ISBN 84-87334-22-9)
- Arndt, Thomas (2007) Lexicon of Parrots. Alirita en 31/07/07.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Collar, N.J.. (1997) “Family Psittarcidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479. ISBN 978-84-87334-22-1.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
- Low, Rosemary. (1978). Lories and Lorikeets. The Brush-Tongued Parrots. Inkata Press: Melbourne. (ISBN 0-909605-08-4).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


