Epafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Laŭ la helena mitologio, Epafo estis filo de Zeŭso kaj Ioa, kiu regis Egiption. Alia malpli konata versio asertas, ke li estis filo de Protogenio.

Epafo naskiĝis apud rivero Nilo, kiam lia patrino decidis fini sian longan vojaĝon. La ĵaluzega edzino de Zeŭso, Hera, transformis Ioan en bovinon, kaj ordonis al terura tabano sekvi kaj ĝeni ŝin. Tial Ioa komencis sian vojaĝon tra la mondo, fuĝante de la monstro. Kiam ŝi alvenis al Egiptio, la amo de Zeŭso homigis ŝin denove, kaj tuj poste ŝi naskis Epafon, la regontan de tiu lando.

Sed tio ne kvietigis la koleron de Hera: ŝi ordonis al la kuretoj (ŝiaj militemaj sacerdotoj), forkapti la ĵusnaskiĝitan bebon. Tion ili plenumis, sed Zeŭso eltrovis ilin. Tial, ke ili ne konfesis al la dio kie troviĝas la infano, li mortigis ilin per siaj fulmoj. Do, ploranta Ioa komencis novan vojaĝon por serĉi sian filon, kiun finfine ŝi trovis en Sirio mamnutrita de Astarta (aŭ Saosiso), la edzino de la reĝo Malkandro de Bibloso. Kiam Ioa revenis al Egiptio kun sia filo, ŝi edziniĝis al Telegono, la tiama reĝo de tiu lando. Tial Epafo heredis la reĝlandon post la morto de Telegono.

Epafo edziĝis al Memfiso, filino de la rivera dio Nilo. Por honori ŝin li fondis la faman urbon Memfiso, kiu iĝos Egiptan novan ĉefurbon.

Per Memfisa Epafo estis patro de Lisianaso kaj Libio (kiun alia versio faras filino de Kasiopea). Danke al ili li havis grandan posteularon: libianoj, etiopianoj kaj pigmeoj. Tial, tiuj malsamaj popoloj havas saman argan originon. La tragedio Katenita Prometeo de Esĥilo rakontas pri unu el tiuj posteuloj de Epafo, (la dektria), kiu liberigis la titanon.

Epafo estis amiko de Faetono, al kiu li ege similis. Liaj ŝercoj aŭ eble liaj insultoj al Faetono dum kvereleto instigis lin pruvi ke li estis filo de la suna dio. Li petis al Helioso lasi lin stiri la Ĉaron de la Suno, kaj tio finfine mortigis lin. La morto de Faetono, ĉar lia kulpo, ege malgajigis Epafon.

Post havi longan kaj sukcesplenan regon, Epafo trovis teruran morton: Hera ne estis forgesema diino, kaj la fama vivo de Epafo kolerigis ŝin. Ŝi liberigis la titanojn el Tartaro, kaj ordonis al ili murdi Epafon kaj batali kontraŭ Zeŭso. Finfine la Reĝo de la Dioj venkis kaj malliberigis la titanojn denove, sed li povis fari nenion por savi la vivon de Epafo: la titanoj voris lin kiam li ĉasis sola en arbaro.

Same kiel okazis al sia patrino (kiu estis adorata kiel la loka diino Izisa), Epafo estis diigita kaj akiris la atributojn kaj la legendojn de la egipta dio Apiso.

Aliaj mitologiaj roluloj same nomataj[redakti | redakti fonton]

  1. Filo de Pozidono aŭ de Aleo kiu sukcedis Korakson en la regado de Siciono. Oni ankaŭ nomis lin Epopeo, kiel li estis plej konata.
  2. Filo de Erebo kaj Nikso.