Epesses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epesses
Blazono de Epesses
Blazono de Epesses
Blazono de Epesses
Epesses
Epesses: terasa vitejo en Lavaux
Epesses: terasa vitejo en Lavaux
former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Komunumo(j) Bourg-en-Lavaux
Koordinatoj  46° 29′ 28″ N 6° 44′ 53″ O / 46.49111 °N, 6.74806 °O / 46.49111; 6.74806 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 28″ N 6° 44′ 53″ O / 46.49111 °N, 6.74806 °O / 46.49111; 6.74806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 330 (2007)
Areo 1,6 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 1098
Mapo de Epesses
Mapo de Epesses
Situa mapo de Epesses
vdr

Epesses estas iama svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la norda bordo de Lago Lemano inter Laŭzano kaj Vevey, malproksima je ĉirkaŭ 10 km oriente de Laŭzano, en viteja regiono de Lavaux. Kun efiko de la 1-a de julio 2011 ĝi estis integrita al la nova komunumo Bourg-en-Lavaux.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Epesses situas en la Vitejo de Lavaux, tiu vitejo sur terasoj klasita Monda heredaĵo de Unesko la 28-an de junio 2007. La vitejo de Epesses produktas ĉefe blankan vinon.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj de la antaŭ komunumo estis Cully, Riex, Forel (Lavaux) kaj Puidoux.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Epesses datiĝas el la jaro 1166 kiel Espesses.

Dum mezepoko Epesses estis sub la regado de la benedikta abatejo Lutry. Kiam en la jaro 1536 la bernanoj konkeris Vaŭdon, la vilaĝo venis sub la administracio de la voktejo Laŭzano. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la vilaĝo apartenis al la helveta Kantono Lemano, kiu per la mediacia akto en la jaro 1803 estis integrita al la nova Kantono Vaŭdo. Epesses tiam estis atribuita la Distrikto Lavaux.

Surbaze de referendumo de la 17-a de majo 2009, la komunumoj Epesses, Riex, Villette (Lavaux), Cully kaj Grandvaux [1] decidis unuiĝi. El ili kreiĝis la komunumo Bourg-en-Lavaux je la 1a de en julio 2011.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Paĝo pri la komunuma kuniĝo Arkivigite je 2009-02-14 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]