Saltu al enhavo

Ephrata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ephrata
urbo en Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Vaŝingtonio
Kantono kantono Grant
Poŝtkodo 98823
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Bruce Reim
Demografio
Loĝantaro 8 477  (2020) [+]
Loĝdenso 316 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 19′ N, 119° 33′ U (mapo)47.316944444444-119.54805555556Koordinatoj: 47° 19′ N, 119° 33′ U (mapo) [+]
Alto 389 m [+]
Areo 26,85 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Ephrata (Vaŝingtonio)
Ephrata (Vaŝingtonio)
DEC
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Situo de Ephrata en Usono
Ephrata (Usono)
Ephrata (Usono)
DEC
Situo de Ephrata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ephrata, Washington [+]
v • d • r
kantona juĝejo en Ephrata

Ephrata (elp. iFREJta) estas urbo en la kantono Grant de Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la administra sidejo de la kantono. La poŝtkodo de Ephrata estas 98823, kaj ĝi situas en la telefona kodregiono 509. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS[1] kaj GNIS[2] estas 53-22080 kaj 1512192 respektive. Ephrata situas 389 metrojn super marnivelo, kaj kovras areon de 25,8 km2. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 8 477 loĝantoj. Tio rezultigas loĝdenson de 316 loĝantoj/km².

Pro la sekeco de la regiono, malfruis la setliĝo. La unua loĝanto alvenis en 1886, nome Frank Beezley. La urbo fondiĝis en 1909, kiam ĝi fariĝis ankaŭ la administra sidejo de la tiam ĵus kreita kantono Grant.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ephrata situas ĉe 47° 19′ 1″ N 119° 32′ 53″ U / 47.31694 °N, 119.54806 °U / 47.31694; -119.54806 (mapo) (47.316971, -119.548059).

La flughaveno de supre

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La pasaĝera vagonaro Empire Builder de Amtrak servas la stacion en Ephrata, ligante ĝin okcidente al Seatlo kaj oriente al Spokeno kaj Ĉikago. La stacidomo kaj aŭtoparkejo apartenas al la urbo kaj la trakoj kaj kajoj al la fervojo BNSF.

La ĉefa strato tra Ephrata estas parto de Vaŝingtonia ŝoseo SR-28, kiu formas kurbon ligante la urbon al ŝoseo US-2 ĉe Wenatchee (nordokcidente) kaj Davenport (nordoriente). Ligojn inter Ephrata kaj Vasingtonia ŝoseo SR-17 inter Ephrata kaj la ŝoseo I-90 utiligas la ŝoseoj SR-28 kaj SR-283 sudokcidenten al George, kaj SR-282 kaj SR-17 sudorienten al Moses Lake

La urbo havas municipan flughavenon (KEPH) fonditan en 1939 kiel armea aerbazo. Post 1945 la armeo fermis ĝin kaj transdonis la terenon al la kantono, kiu faris ĝin civilula flughaveno. Partoj de la filmo Airport de Steven Spielberg kreiĝis ĉe la flughaveno de Ephrata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ FactFinder Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-21. Alirita 2022-08-07 . ĉe Usona Buroo de la Censo; kaptita 2008-01-31
  2. ↑ US Board on Geographic Names, USGS; 2007-10-25. Kaptita 2008-01-31

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]