Epigonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epigonoj (helene Ἐπίγονοι, latine Epigoni) estis en la helena mitologio posteuloj de militestroj el la milito Sep kontraŭ Tebo.

La unua kruela milito kontraŭ fortikiĝinta Tebo nemulte daŭris, sed al la atakanta armeo alportis pereon. Ĉiuj armeestroj falis, escepte de argusa reĝo Adrasto. La urbo defendis sin venke.

Filoj de la atakantoj ĵuris, ke mortojn de siaj patroj venĝos. Kaj tio okazis post dek jaroj, kiam ilia militistaro denove atakis ĝis tiam ne humiligitan Tebon.

La militestroj de la unua milito estis sep, Epigonojn oni sciigas naŭ.

La militistaro ektrenis en batalon sub favoraj signoj de dioj. La militestroj ankaŭ demandis divenistojn el Delfo kaj eksciis, ke la militiro estos venka, se komandos ĝin Alkmeono, filo de Amfiarao. Li longe disputis kun sia frato Amfiloko, ĉu iri en la militon aŭ ne. Tiel okazis, ke decidon ili lasis sur sia patrino Erifilo. Kaj ĉi tie la historio ripetiĝis. Tersandro, same kiel antaŭ jaroj lia patro Polineiko, subaĉetis la reĝinon per sorĉistina mantelo de la familiara prapatrino Harmonio. Erifilo la donacon senhonte ekprenis kaj sendis siajn filojn en la militon.

La bataloj komenciĝis sub muregoj de Tebo kaj tie falis kiel la unua kaj ununura el la konkerantoj - Egialeo, filo de Adrasto. Tebanoj aŭskultis aŭguron de sia samlandano Tiresio, kiu diris: Via urbo estos dezertigita. Ĝiaj muregoj estos firmaj ĝis kiam vivos eĉ ununura el la antaŭaj konkerintoj, do Adrasto. Sed Adrasto mortos pro funebro, kiam li ekscios pri morto de sia ununura filo. Pro tio Tiresio rekomendis al tebanoj forlasi sian urbon kaj fuĝi. Kaj li, la divenisto, havis skribita en sia sorto ke li mortos, kiam Tebo falos en manojn de argusanoj.

Plimulto da tebanoj obeis kaj kun siaj familioj kaj la plej necesa havaĵo dum mallumo forlasis Tebon. Ili pilgrimis longe kaj malproksimen kaj tie fondis la urbon Hestion. Tiresio dum mateniĝo iris al fonto kaj ektrinkis. Tio estis la lasta momento de lia vivo.

Kiam Adrasto eksciis pri morto de sia filo, mortis pro funebro. Argusanoj eniris en duonvakan urbon, detruigis ĝin kaj forrabis kaptaĵon. Poste ili oferis al dioj kaj helpis surtronigi Tersandron, ĉar la reganta reĝo Laodamanto falis en la milito. Tiel Tersandro fariĝis la lasta reĝo de Tebo, konata el mitoj.

Tersandro startigis cirkonstancojn, kiuj kondukis al plenigo de la sorto de akirema Erifilo. Li fieris, ke li havas la ĉefan meriton pri la venko, ĉar li, same kiel iam lia patro subaĉetis Erifilon, per raraj donacoj kaj tiu sendis siajn filojn en la militon. Tion ekaŭdis Alkmeono, konfirmigis tion de orakolejo kaj la patrinon, laŭ iama peto de sia patro Amfiarao, mortigis. Mortanta Erifilo ambaŭ siajn filojn malbenis. Alkmeonon de tiam persekutis Erinioj kaj alpelis lin al frenezeco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epigoni en la ĉeĥa Vikipedio.