Epilepsio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epilepsio estas neŭra malsano. Ne ekzistas unusola epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio, ktp. Diverseco de la aspektoj dependas de cerbaj partoj trafitaj.

Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.

Krizoj

Tutaj krizoj

  1. 1 Krizo france nomita grand mal (granda malsano) montras la plej spektaklan formon. La trafito abrupte iĝas senkonscia kaj travivas trifazan elmontron.
  • fazo tonusa: Kontraktiĝo de ĉiuj muskoloj.
  • fazo relasa: Konvulsioj, senordaj kontraktiĝoj de muskoloj.
  • fazo senkonscia: Komato jen plurminuta jen plurhora, brua spirado. Ĝi estas fazo de reveno. Kelkfoje, ne ĉiam ellasiĝas urino. Poste sekvas iompostioma rekonsciiĝo, kaj foresto de ĉia memoro pri la krizo.


  1. 2 Krizo france nomata absence (foresto)

Relative ofta formo de krizo. Ĝi trafas ĉefe infanojn. Ĝi daŭras nur kelkajn sekundoj. Senkonsciiĝo kaj rekonsciiĝo estas tre abruptaj. Surgrundaj faloj maloftas. Se ne estas iu eksterula atesto, la trafito ne povas scii ke okazis krizo. EEG montras karakterizajn signojn.

Partaj krizoj

La krizoj tre varias laŭ la homoj. Kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj... Kelkfoje etaj antaŭsignoj anoncas alvenontan krizon kaj ebligas ioman sinprotekton. La epilepsia fokuso estas en iu tre limhava parto de la cerbo kaj simptomoj dependas de tiu regiono. La formoj tre multas.

* Sensaj halucinoj (vidaj, aŭdaj, gustaj ...)
* Eksternormaj movoj, paralizo de iu membro, kapo ...
* Perturboj ŝajne psikiatraj.
* Lingvaj perturboj jen esprima jen riceva (modifo de parolrapideco, nekomprenebleco ...)  

Partaj krizoj ne estas eksterkonsciaj. Kelkfoje partaj krizoj povas iĝi tuttutaj se la trafita regiono de la cerbo plilarĝigas.

Kaŭzoj

Kaŭzoj estas diversaj kaj plejparte nekonataj.

  • akuŝa traŭmato
  • cerba tumoro
  • metabolaj perturboj
  • troa maldormo
  • difektoj de la cerbo, ekz. pro alkoholo, apopleksio. meningito, encefalito.
  • heredo


Etimologio

La vorto devenas de la helena επιληψία = surfalo, ĉar dum "grandaj atakoj" suferantoj emas subite fali.


Ŝablono:Ĝermo-medicino