Epilogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epilogo laŭ PIV estas la aldonaĵo - ĉu parolo, poemo aŭ sceno – metita post la fino de poemo, romano, teatraĵo, filmo kaj simile, por resumi la intencojn aŭ prezenti la postpensojn de la aŭtoro.

En la esperantlingva literaturo aparte konatiĝis la "Fragmentoj de epilogo" post la romano Sinjoro Tadeo, la pola nacia eposo de Adam Mickiewicz, en traduko de Antoni Grabowski (1918), kaj "La Nefinita epilogo" de la verko Floroj de l'Malbono de Charles Baudelaire.

Dramoj kaj ankaŭ aliaj specoj de treatraj prezentaĵoj kiel ekzemple operoj ekde la antikva epoko tradicie dividatas en aktojn, dividatajn per falo de la teatra kurteno kaj de paŭzoj. Ekzistas teatraĵoj de unu, du, ofte tri, ege malofte kvar kaj tradicie plej ofte kvin aktoj. Pli ol kvin aktoj tamen maloftas. Se la materialo por drama prezento tiom ampleksas, ke teatra verkisto pensas ne sukcesi trakti ĝin ene de kvin aktoj, ankoraŭ ekzistas la ebleco antaŭ la unua akto aldoni antaŭludaĵon aŭ prologon, kaj post la lasta akto postludaĵon aŭ epilogon.