Epiro (historia regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epiro)
Epiro
historia regiono [+]

LandoGrekio

Supermara alteco407 m [+]
- koordinatoj39° 14′ 11″ N, 20° 42′ 53″ O (mapo)39.2365120.71472Koordinatoj: 39° 14′ 11″ N, 20° 42′ 53″ O (mapo)


Epiro (historia regiono) (Tero)
Epiro (historia regiono) (Tero)

Epiro (Grekio)
Epiro (Grekio)
DEC
Epiro
Epiro

Map
Epiro
Vikimedia Komunejo:  Epirus [+]
vdr

Epiro (greke Ήπειρος [Ēpeiros], en la dora dialekto de la antikva greka lingvo: Ἅπειρος [Apeiros], albane Epir, latine Epirus) estas historia antikva regiono de la Balkana duoninsulo. Ĝi dividiĝas inter la hodiaŭaj ŝtatoj Grekio, kiu posedas ĉirkaŭ 80 procentojn de la regiono, kaj suda Albanio, kies parto de Epiro korespondas al la klasika subregiono Norda Epiro. La granda suda parto konsistigas la modernan provincon Epiro de Grekio.

satelita bildo de Epiro

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La greka nomo Ήπειρος signifas "kontinento" por distingi la regionon de la proksimaj Ioniaj insuloj okcidente. La nomo origine uziĝas por la tuta marbordo de la Golfo de Patraso.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la historia regiono Epiro laŭ ĝenerala konsento etendiĝis de la golfeto de Vlorë en la nuna Albanio ĝis la golfeto de Arta en la nuna Grekio. Ĝia orienta limo difiniĝas per la Pinda Montaro, kiu separigas Epiron okcidente kaj la historian regionojn Makedonio kaj Tesalio oriente. Okcidente, Epiro limiĝas fare de la Adriatika Maro kaj la Ionia Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua loĝado[redakti | redakti fonton]

La regiono estis enloĝata almenaŭ de la frua ŝtonepoko, kiam ĉasistoj kaj paŝtistoj vivis tie kaj konstruis tombejojn por siaj mortintaj gvidantoj. La dorianoj invadis Grekion tra Epiro kaj Makedonio inter la jaroj 1100 kaj 1000 antaŭ Kristo. Dum la deka jarcento antaŭ Kristo tri grandaj grupoj de greklingvaj triboj vivis en Epiro.

Epiro kaj antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

restaĵoj de la sanktejo de la dio Zeŭso en Dodona

Male al la plej multaj aliaj grekoj de la epoko, kiuj vivis en aŭ ĉirkaŭ grandaj urboj kiel AtenoSparta, la epiranoj vivis en etaj vilaĝoj. Ilia regiono situis rande de la greka mondo kaj restis ĉio krom paca: tum multaj jarcentoj, multis militoj kun la loĝantoj de Ilirio nordokcidente. Tamen, Epiro havis multe pli gravan religian signifon en la greka mondo ol eblus supozi laŭ la geografia situo, ĉar en la regiono troviĝis la sanktejo de la dio Zeŭso en Dodona, kiu konsideriĝis la dua plej grava greka sanktejo, superita nur per la fama templo en Delfi. Molosanoj estis popolo tiama.

Ŝajne, la epiranoj komence rigardiĝis kun iom da skeptiko fare de la grekoj el pli sudaj regionoj. La kronikisto Thucydides dum la 5-a jarcento antaŭ Kristo priskribas ilin kiel "barbaroj", kvankam pluraj aliaj kronikistoj klare difinas ilin kiel "grekoj". La kronikisto Plutarĥo mencias, ke la heroo Aĥilo havis dian statuson en Epiro, aparte en la tribo Aeacidae, kaj en la loka dialekto estis nomita Aspetos. Ekde la jaro 370 ekestis unueca epira regno, kiu disvastiĝis koste de la najbaraj triboj. Dum 359 la epira princidino Olimpia geedziĝis al la reĝo Filipo la 2-a kaj la du regnoj alianciĝis: ambaŭ iĝis la gepatroj de Aleksandro la Granda.

Dum la jaro 295 a.K. ekregis la reĝo Pirho, kiu dum ses jaroj batalis kontraŭ la Romia Respubliko en suda Italio kaj Sicilio, Li eterniĝis en multaj naciaj lingvoj per la vortumo "venko de Pirho", kiu karakterizas momentan triumfan venkon, kiu tamen historie fine ne estas signifa - kiel fajro, kiu momente brulas tre arde, sed rapide estingiĝas.

Dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, la Epira Ligo restis politika potenco, estante federacia ŝtato kun parlamento, sed pli kaj pli baraktis kontraŭ la ekspansiema Romia Respubliko, kiu plurfoje militis kontraŭ Makedonio. Dum la unua du militoj, la Epira Ligo restis neŭtrala, sed dividiĝis dum la tria milito, kiam unu el la tri ĉefaj triboj alianciĝis kun Makedonio kaj la aliaj du kun Romio. La rezulto por la regiono estis katastrofa: la subregiono alianciĝinta kun Makedonio estis konkerita fare de Romio dum la jaro 167 antaŭ Kristo, 150 000 el la loĝantoj estis sklavigitaj kaj la regiono tiom amplekse prirabita ke Epiro bezonis 500 jarojn por plene reprosperi.

Romia kaj Bizanca regado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Epirus.

La romia invado finis la politikan sendependecon de la epiranoj. Dum la jaro 146 la regiono iĝis parto de la Romia Imperio - sub la nomo Epirus. Pri la romia epoko de la regiono legeblas en la artikolo Epirus.

Epiro en la Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1430 la Otomana Imperio sub sultano Murad la 3-a aneksis Epiron kaj tio definitive finis la romian eraon de la regiono. La posta epoko montriĝis aparte detrua por la regiono: multaj arbaroj forhakiĝis, kaj la grundo intense uziĝis por kultivado de greno, kio damaĝis la ekologian ekvilibron kaj igis multajn lokuloj elmigri al aliaj regiono, por fuĝi de la pligrandiĝanta povreco. Tamen la osmanidoj ne pleje kontrolis Epiron. Dum 1443 ribela armeo sub la armeestro Skenderbeg konkeris Nordan Epiron, sed post la morto de la armeestro tiu teritorio falis al Venecio. Fine de la 15-a jarcento la osmanidoj forpelis la venecianojn el preskaŭ ĉie en Norda Epiro kaj realprenis la kontrolon super la tuta regiono.

Dum la 18-a jarcento, kiam la Otomana Imperio ekmalfortis, Epiro iĝis sendependa regiono sub la despota rego de la albania armeestro Ali Paŝa. Dum la kulmino de sia potenco, li kontrolis plejparton de okcidenta Grekio, la Peloponeson kaj Albanion. Kiam la greka milito pri sendependeco kontraŭ la Otomana Imperio ekis, Ali provis fortigi sian pozicion kiel sendependa reganto, sed li estis murdita fare de osmanidaj agentoj dum 1822.

Post kiam Grekio sendependiĝis, Epiro restis sub Otomana regado, kvankam multaj epiranoj signife kontribuis al la greka milito pri sendependeco.

La 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Kontrakto de Berlino el la jaro 1881 donis al Grekio partojn de suda Epiro, sed nur dum la balkana milito de la jaroj 1912 kaj 1913 la resto de suda Epiro kuniĝis kun Grekio. Norda Epiro fare de internacia komisiono pri ŝtataj limoj estis donita al Albanio. Plej multaj epiranoj malŝatis tiun dividon de la regiono, kaj la vojaĝado inter nordo kaj sudo malfaciliĝis.

Bildo de la oficiala deklaro de Sendependeco de la 1a de marto 1914. Prezidanto Georgios Ĥristakis kaj membroj de la Registaro, episkopoj Vasileios kaj Spiridon tiel kiel lokaj pastraroj, militistaj personaroj kaj civiluloj estas viditaj antaŭe.

Kiam la Unua Mondmilito ekis dum 1914, Albanio kolapsis. Dum 1915 Italio konkeris nordan Albanion kaj Grekio instalis aŭtonoman grekan ŝtaton "Norda Epiro" en la sudo de Albanio. Kvankam la Pripaca Konferenco de Parizo dum 1919 post la milito donis Nordan Epiron al Grekio, la subteno de pluraj ŝtatoj por Albanio kaŭzis ke fine dum 1924 Norda Epiro tamen estis redonita al Albanio.

La faŝisma Italio okupis Albanion dum 1939 kaj invadis Grekion dum 1940. La itala armeo tamen estis repuŝitaj al Albanio kaj Norda Epiro reiĝis greka. Tiu "itala-greka milito" estis la unua taktika venko de la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito. Dum 1941 la armeo de Nazia Germanio subtenis la italan armeon, la regiono reiĝis italie okupita, kaj ekde 1943, kiam la italoj iĝis Aliancanoj, germanie okupita. La greka armita rezisto kontraŭ la okupantoj ĉi-tie estis aparte forta, kaj dum 1944 la armeo de Nazia Germanio forlasis la regionon. Post la Dua Mondmilito, instaliĝis la samaj limoj kiel dum 1924.

La momenta prezidento de Grekio, Karolos Papoulias, cetere devenas el la urbo Ioannina en Epiro.

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]