Episkopujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kristanaj eklezioj, diocezo (greklingve διοίκησις) aŭ episkopujo/episkoplando estas eklezia administra unuo, pri kiu respondecas episkopo.

En mezepoko, iuj episkopoj estis ankaŭ civilaj regantoj – princepiskopoj. Necesas distinig inter la diocezo (= episkopujo) de princepiskopo (= la teritorio kie li estis eklezia gvidanto = episkopo) kaj lia princepiskopujo (= la teritorio kie li estis civila reganto = princo).

En landoj, kie aktivas pluraj kristanaj eklezioj, unu sama loko povas aparteni al pluraj diocezoj. Kelkregione (ekz. en Germanio) la evangelia eklezio ne plu uzas la nocion "diocezo", tiel ke ĝi nun estas uzata precipe de la katolika eklezio. Sed ekzemple la anglikana eklezio plu uzas tiun nocion. Ĝi fondis en 1980 la "diocezon de Eŭropo", kiu administras la anglikanajn komunumojn ekster Britio kaj Irlando.

En orientaj eklezioj oni uzas por episkopujo ankaŭ la vorto eparĥio.