Episkopujo de Siono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La episkopujo de Siono, latine Dioecesis Sedunensis, france Diocèse de Sion, germane Bistum Sitten, estas episkopujo de la Rom-katolika eklezio. Ĝi situas en la kantono Valezo en sudokcidenta Svislando.

La episkopejo troviĝas en la svisa urbo Siono (france Sion, germane Sitten). La episkopujo Siono ne estas sufragana episkopujo de iu ĉefepiskopujo, sed estas senpere submetita sub la papo.

Historio[redakti | redakti fonton]

blazono de la episkopujo Siono

Princepiskopujo[redakti | redakti fonton]

Ekde ĉirkaŭ 999 ĝis la sekularigo pro Franca Revolucio en 1798, al la episkopo de Siono ankaŭ apartenis la princepiskopujo Siono, kies sekulara reganto (princepiskopo) li estis. El tiu princepiskopujo poste evoluis la hodiaŭa kantono.