Epistema logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La epistema logiko estas kampo de la modala logiko kiu temas pri la raciigo pri la sciaro. Dum la epistemologio posedas longan filozofian tradicion kiu devenas el la Antikva Grekio, la epistema logiko estas disvolvigo multe pli ĵusa kun aplikaĵoj en nombraj kampoj, kiaj filozofio, teoria informadiko, artefarita intelekto, ekonomiko kaj lingvistiko. Dum la filozofoj el Aristotelo diskutis la modalan logikon, kaj la mezepokaj filozofoj kiaj Okhamo kaj Duns Skoto disvolvigis nombrajn observojn, estis Clarence Irving Lewis kiu en 1912 realigis la unuan simbolan kaj sisteman traktadon de tiu temo, kiu plue maturiĝis, atingante sian modernan formon en 1963 el la verkaro de Saul Kripke.

Dum la 1950-aj jaroj oni publikigis nombrajn verkojn kiuj simple menciis logikon de la sciaro, sed pli ĵusa estas la verko de la svedlinga finno Georg Henrik von Wright titolita Eseo pri modala logiko publikigita en 1951 kiu estas agnoskita kiel fonda dokumento. Nur en 1962 alia fino nome Jaakko Hintikka, verkis Kono kaj kredo, nome la unua etenda verko en kiu li sugestas uzi modalojn por kapti la semantikon de la sciaro anstataŭ uzi la aletajn premisojn per kiuj tipe oni disvolvigas la modalan logikon.

Notoj[redakti | redakti fonton]