Epistoloj (Dante)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epistolae
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dante Alighieri
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1303
vdr

La Epistoloj verkitaj en latino fare de Dante Alighieri konserviĝis danke al du tekstokolektoj de la 14a jarcento.

Unua kolekto[redakti | redakti fonton]

La unua kolekto, fare de Boccaccio (Laurenziano XXIX), enhavas tri epistolojn: la unua datebla de 1305-1306 direktita al Cino da Pistoia, la dua sendita al la italaj kardinaloj post la morto de la papo Klemento la 5-a la 20an de aprilo 1314 kaj la tria al amiko de Florenco pri la ribelo de 19a de majo 1315.

Dua kolekto[redakti | redakti fonton]

La dua kolekto enhavas naŭ epistolojn: la unua verkita en la printempo de 1304 al la kardinalo Niccolò da Prato nome de la Blankoj de Florenco, la dua, ankoraŭ en 1304, direktita al Oberto kaj Guido da Romena, la tria al Moroello Malaspina dateble 1307-1308, la kvara pro la morto de Henriko la 7-a, oktobre 1310, direktita al la Senjoroj kaj Popoloj de Italio, la kvina kun dato de la 31a de marto 1311 al Florencanoj, la sesa datata en 17a de aprilo 1311 al la imperiestro Henriko, la oka kaj la naŭa, verkita nome de la grafino Gherardesca di Battifolle al la edzino de la imperiestro, Margarita de Luksemburgio.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa temo de la majoritato de la epistoloj de Dante, escepte tiujn al Cino da Pistoia kaj al Malaspina pli pri temo literatura, estas politika kaj ĉefe ligata al Henriko la 7a kaj al lia entrepreno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Saverio Bellomo, Filologia e critica dantesca, Brescia, La scuola, 2008, pp. 115–24.