Epoksida rezino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epoksidaj rezinoj estas specoj de plasto, kiuj estas sintezaj rezinoj portantaj epoksidajn grupojn. Temas pri sintezaj rezinoj kiuj iĝas aparte malmola plasto post miksado kun malmoligilo. La malmoligilo estas reakcia partnero kaj kune kun la rezino formas makromolekulan polieteron kun kutime du finaj epoksidaj grupoj. Depende de la apliko, tinkturfarbo kaj aliaj aldonaĵoj povas esti enkorpigitaj.

Post la malmoligo, epoksiaj rezinoj havas bonajn mekanikajn trajtojn same kiel bonan temperaturan kaj kemian reziston kaj estas konsiderataj altkvalitaj sed multekostaj plastoj. Ili interalie uziĝas kiel lakoj, gluoj, por por lamenaĵoj, kiel elementoj en metalografio kaj kiel muldaj kunmetaĵoj por komponaĵoj en elektrotekniko kaj elektroniko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Epoksido unue estis evoluigita fare de Paul Schlack en Wolfen (patentopeto 1934, koncedita en 1939) kaj Pierre Castan en Svislando (patentopeto 1938 en Svislando, koncedita en 1940).

Epoksia rezino (prepolimeroj kaj monomeroj)[redakti | redakti fonton]

La plej komerce uzitaj epoksirezinoj estas produktitaj per la konvertiĝo de kunmetaĵo kun hidroksilaj grupoj kaj epiklorohidrino:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]