Epopeo de Manas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Манас
epopeo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kirgiza lingvo
Eldonado
Eldondato 1885
Ĝenro epiko
vdr
Tradicia Manashi ĉe jurta tendaro en Karakol oriente de lago Isik Köl.

Manas estas tradicia epopea poemo de la kirgizoj kaj la nomo de la heroo en la epopeo. La poemo havas preskaŭ duonmilionon da linioj, tial ĝi estas preskaŭ dudek fojojn pli longa ol la Odiseado de Homero kaj 2.5 fojojn pli longa ol la Mahabarato. Ĝi estas konsiderata la dua plej longa epopeo en la mondo post la Epopeo de Reĝo Gesar. Ĝi estas patriota verko, kiu traktas la ekspluatadon de Manas kaj liaj posteuloj kaj sekvantoj, kiuj batalis kontraŭ la ujguroj en la 9-a jarcento por subteni la kirgizan sendependecon. Kvankam la epopeo estas menciita jam en la 15-a jarcento, ĝi ne ekzistis en skriba formo antaŭ ol 1885. Estas pli ol 65 skribaj versioj de partoj de la epopeo.

La epopeo estas la klasika centra peco el la kirgiza literaturo, kaj okaze de kirgizaj festoj partoj de ĝi ofte estas kante deklamitaj kaj akompanataj per tri-ŝnura komuzo. La manasĉioj, la tradiciaj deklamantoj de la epopeo, estas tre estimataj en la kirgiza socio.

Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro (UNESKO)[redakti | redakti fonton]

Ekde 2009 Manas eniris la reprezentan liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro (UNESKO). La Epopeo de Manas estas konsiderata rezervejo de kirgizaj kutimoj, historio kaj etika kodo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Aizat Shailoobek kyzy, En Kirgizio ekstremnaciisma grupo prosperas uzante la kreskon de kontraŭĉina sentimento, Global Voices, la 19-an de junio 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]