Eppur si muove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri anekdota eldiro de Galilejo. Por informoj pri rokmuzika albumo, vidu la artikolon Eppur si muove (albumo).
Galilejo antaŭ la inkvizicia tribunalo; pentraĵo de Cristiano Banti

E pur si muove! (aŭ ankaŭ: Eppur si muove! = Kaj tamen ĝi moviĝas!) estas frazo de la itala lingvo, kiun ankoraŭ nemalmultaj opinias eldirita de Galilejo antaŭ la inkvizicia tribunalo post la altrudita forĵuro pri heliocentrismo (suncentrismo). Reale ĝi estis verŝajne inventita de ĵurnalisto Giuseppe (Jozefo) Baretti, kiu rekonstruis la tutan okazintaĵon por angla publiko: fakte la unua mencio pri tiu frazo troviĝas en angla tiuepoka antologio (1757). Se ne vera, la frazo, tamen, spegulas la veran konvinkon de Galilejo, kiu certe forĵuris, sed plej certe ne povis nei, kion li kredis science scii.

Kio moviĝas estas, nature, la Tero, laŭ la kopernika teorio, kiun Galilejo jam provis eksperimente pruvi kaj kiun li defendis en la Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"). Sed ne multe probablas, ke Galilejo vebe flustris tiun frazon antaŭ la inkvizicia tribunalo. Per la enscenejigo de tia epizodo eble la itala ĵurnalisto celis savi la dignecon de la itala sciencisto, kiu fakte forĵuris spite de sia konvinko. Fakte, dum unuflanke la heliocentraj teorioj, kiujn li instruis kiel verajn, estis fakte nur “matematikaj” hipotezoj, kiuj tiam lin portis al forĵuro, aliflanke la aparato de terioj kaj observoj sugestis al Galilejo la verecon de tiuj teorioj, kiuj fakte nur du jarcentojn poste estos demonstritaj sciencsperte veraj. Sume, la forĵuro estis plenumita de Galilejo senaltrude de la minaco de torturo, ĉar tiu ĉi estis malpermesita pri personoj jam sesdekjariĝintaj.

La frazo Eppur si muore (prononco: epùr si mŭòve) estas ankoraŭ flugilhave uzata, en la ĵurnalista kaj konversacia leksiko, por esprimi dubon, kiu plu ekzistas malgraŭ ĉiuj garantioj aŭ firmigaj asertoj de la interparolanto.

Nur en 1822 la katolikaj ekleziaj aŭtoritatuloj permesis la legadon de la libro de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la legadon de la krimecigita libro de Galilejo. Malgraŭ ke li neniel estis deklarita herezulo, nur post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke "la Eklezio maljuste kondamnis kaj suferigis Galilejon".