Ercmontarsocieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ercmontarsocieto
emblemo
hiking club
Komenco 1878 vd
Lando(j) Germanio vd
Ĉefestro(j) Johannes August Ernst Köhler • Hermann Möckel • Paul Gilbert • Friedrich Hermann Löscher • Fritz Grundmann • Werner Vogelsang • Erich Neubert • Gottfried Zeidler • Hermann Kaden • Wolfgang Kraus • Gabriele Lorenz vd
Membro de Association of german hiking clubs vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Erzgebirgsverein, 1929

Ercmontarosocieto (germane Erzgebirgsverein e.V.) estas montara klubo en Germanujo. Ĝi servas ekskluzive al komunutilaj celoj havante (laŭ stato de la 2021-a jaro) ĉ. 2390 membrojn en 48 filioj, disĵetitaj en tri germanaj federaciaj landoj.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Ernst Köhler, fondinto de la klubo

La klubanoj alvokas ĉiujn homojn kiuj en tempo de rapidaj ŝanĝiĝoj ŝatas malhaston kaj fidelecon al Ercmontaro kaj ties tradiciaj valoroj.

La flegado de kutimoj kaj moroj (ekz. popolarte, kantare, dialektoj), la pluklerigo pri regiona historio kaj natursciencaj/kultursciencaj konoj gravas. Gravegas tamen la migrado kaj travivaĵo de monta vivo, la konservado de kulturaĵoj kaj la protekto de naturo kaj ĉirkaŭaĵoj. Pri ĉio tia oni klopodas entuziasmigi aparte la junularon. Fokusas krome kunlaborado kaj interŝanĝoj kun aliaj migradaj kaj montaj societoj en Germanlando kaj Eŭropo.

Historio kaj translandlimaj projektoj nuntagaj[redakti | redakti fonton]

Ercmontarsocieto apartenas al la plej malnovaj kluboj siaspece. Ĝi fonditis en 1878; la unua prezidanto estis la regionhistoriisto kaj pedagogo Ernst Köhler. En 1929 ĝi ĝuis pri rekorda membronombro de 28 miloj da samideanoj. Post la Dua mondmilito ĝi reestiĝis en Okcidenta Germanio en Göttingen en la 1955-a jaro. Nur post Turniĝo la klubo revenis al siaj radikoj. Jen la detaloj pri fondiĝoj kaj refondiĝoj:

En la kadro de la kunlaborprogramo INTERREG VA inter la Liberŝtato Saksio kaj Ĉeĥio ellaboradis kuna projektaro nomita Ad fontes, inter la jaroj 2014 kaj 2020. Ĝia titolo estas Hallo Nachbar. Ahoj sousede kaj kune organizis ĝin Ercmontarsocieto kun la bohemuja asocio Asociace turistických oddílů mládeže ČR (aŭ simple A-TOM) kaj Umweltzentrum Dresden e.V..

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Das schöne Erzgebirge im Sommer und Winter, Schneeberg, 1929; Druck C. M. Gärtner, Schwarzenberg.
  • Gerhard Schlegel, Erich Reuther, Dieter Schräber: 125 Jahre Erzgebirgsverein – eine Festschrift. Schneeberg, 2003 ISBN 3-931770-41-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]