Erdélyi Barázda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erdélyi Barázda (Transilvania Sulko) estis hungarlingva gazeto de Földmíves Szövetség aperinta en Târgu Mureș, Rumanio inter 1920 kaj 1928. Ĝiaj respondecredaktoroj estis József Gáspár, en la lastaj jaroj Elek Kovács. Ĝiaj fakkunlaborantoj estis: Dezső Jenő, Drexler Béla, Mikó László, Orbán Balázs, Szabó György. Ĝi subtenis kontraŭ la oficiala gvidantaro de Országos Magyar Párt la politikon de György Bernády. En ĝia literatura rubriko aperis la verkoj de Ady, Erdélyi József, Somlyó Zoltán, Kozma Andor, Szabolcska Mihály, Erdős Renée; Mihai Eminescu, Emil Isac, Móra Ferenc, Nagy Dániel kaj de juna Albert Wass. Regule publikas verkojn de la dua generacio de transilvania hungara literaturo (Adorjáni Zoltán, Ady Mariska, Bácsy Tibor, Elekes György, Farcádi Sándor Áron, Földes Zoltán, Mael Ferenc, Mihály László Barna, Szigethy Ferenc).

Fontoj[redakti | redakti fonton]