Erdélyi Gazdasági Egyesület

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erdélyi Gazdasági Egylet)

Erdélyi Gazdasági Egyesület (Transilvania Ekonomia Asocio) – mallongigite EGE – estis jurpersoneca socia asocio fondita la 4-an de marto 1844 en Kluĵo, Hungario por disvastigi la agrikulturajn sciojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 21-an de majo 1939 ĝia nomo ŝanĝis al Erdélyi Nemzetiségi Gazdasági Egyesület, poste Erdélyi Magyar Gazdasági Egyesület, mallongigite EMGE. Post la Viena arbitracio ĝi funkciis ĝis 1944 kun du organizoj: en Sud-Transilvanio kun centro Aiud, en Nord-Transilvanio plue kun centro Kluĵo.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Dum ĝia 105-a ekzisto ĝi havis 10 prezidantojn. La plej gravaj estis: Imre Mikó (1854-76), Gábor Jósika (1916-31), György Bethlen (1931-36), Pál Szász (1936-42 kaj 1945-47; Sud-Transilvanio (1942-44); Béla Teleki (1942-44).

Rezultoj de ĝia agado[redakti | redakti fonton]

Ĝia gazeto Erdélyi Gazda – la fakrevuo de asocio – en aŭtuno 1944 aperis en 70 000 ekzempleroj. En 1947 la anoj de la mastrumantrondoj nombris 150 000. Antaŭ 1919 la plej gravaj momentoj de ĝia agado estis: la fondado de Gazdasági Intézet en Kolozsmonostor en 1869 (hodiaŭ Universitatea de Ştiinţe Agricole şi Medicină Veterinară Cluj-Napoca), la eldono de revuo Erdélyi Gazda, la organizado de best- kaj produktaĵekspozicioj, ekskursoj, konkursoj, maŝinprezentoj, malfermaj kamparanlernejoj en Algyógy kaj Torda (1906), libroeldonado en hungara, rumana, germana kaj slovakaj lingvoj. Inter 1936 kaj 1947 ĝi organizis 400 vintrajn ekonomiajn kursojn kaj plurajn fakkursojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]