Erdene Zuu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo en la bikŝuejo Erdene Zuu.
La "Ora Stupao" en Erdene Zuu

Erdene Zuu (mongole: Эрдэнэ Зуу хийд) estas verŝajne la plej antikva daŭre ekzistanta bikŝuejo en Mongolio. Ĝi estas en la provinco Övörkhangai, proksime de la urbo Ĥarĥorin kaj najbara al antikva urbo Karakorum. Ĝi estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.

La Erdene Zuu-monaĥejo estis konstruita en 1585 fare de Abtaj-Sajn-Ĥano, post la (dua) enkonduko de tibeta budhismo en Mongolion. Ŝtonoj de la ruinoj de Karakorum estis uzitaj por la konstruo. Ĝi estas ĉirkaŭita de muro havanta 100 stupaojn . La numero 108, esti sankta numero en budhismo, kaj la numero de artperloj en budhana rozario, estis verŝajne antaŭvidita sed neniam atingita. La monaĥejo estis difektita pro militado en la 1680-aj jaroj, sed estis rekonstruita en la 18-a jarcento kaj antaŭ 1872 havis 62 templojn ene de ĝi.

En 1939 la komunista gvidanto Ĥorloogiin Ĉojbalsan havis la monaĥejon en ruinoj, kiel parto de purigo kiu detruis centojn da monaĥejoj en Mongolio kaj mortigis pli ol dek mil monaĥoj. Tri malgrandaj temploj kaj la ekstera muro kun la stupaoj restis. La temploj iĝis muzeoj en 1947. Ili diras ke ili lasis tiun parton de la monaĥejo pro la premo de Josif Stalin.

Erdene Zuu estis permesita ekzisti nur kiel muzeo; la nura funkciinta monaĥejo en Mongolio estis Gandantegĉinlen Ĥiid, en la ĉefurbo, Ulanbatoro. Tamen, post la falo de komunismo en Mongolio, en 1990, la monaĥejo estis redonita al la lamaoj kaj Erdene Zuu denove iĝis didomo. Hodiaŭ Erdene Zuu restas aktiva budhana monaĥejo same kiel muzeo kiu malfermas siajn pordojn al turistoj.

Sur monteto ekster la monaĥejo sidas ŝtonofaluso. La faluso laŭdire retenas la seksajn impulsojn de la monaĥoj kaj certigas ilian bonan konduton.