Ereĥteiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erekteo, el sudo
Erekteo, detalo

La Ereĥteiono, ErekteoErektejo (en greka Ἐρέχθειον) estas antikva Greka templo ĉe la norda flanko de Akropolo de Ateno en Grekio kiu estis dediĉita kaj al Ateno kaj al Pozidono. La templo kiel estas nuntempe vidata estis konstruita inter la jaroj 421 kaj 406 a.K. Ties arkitekto estis eble Mnesikles, kaj ĝia nomo derivas el adorejo dediĉita al la legenda Greka heroo Eriktonio el Ateno. La skulptisto kaj konstruisto de la strukturo estis Fidiaso, kiu estis dungita de Periklo por konstrui kaj la Erekteon kaj la Partenonon. Kelkaj sugestis, ke ĝi estis eble konstruita por honoro de la legenda reĝo Erekteŭso, kiu ŝajne estis entombigita najbare. Erekteŭso estis menciita en la verko de Homero nome Iliado kiel granda reĝo kaj reganto de Ateno dum la arkaika periodo, kaj Erekteŭso kaj la heroo Eriktonio estis ofte sinkretigitaj.

La Portiko de la Kariatidoj[redakti | redakti fonton]

Unue el plej fame rekonataj konstruelementoj de la Ereĥteiono estas la Portiko de la Kariatidoj, kiuj estas skulptaĵoj de virinoj vestantaj tunikojn, kiuj funkcvias kiel kolonoj. Ili estas uzataj kiel elementoj de la ionika ordo.

La Ereĥteiono kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Ereĥteionon:

Ili spirfluge venas super multhoman Atenon,
kie la Partenono en Akropolo sublimas
kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
Jen Atenea Templo, jen Dioniza Teatro,
sur roko elĉizita, l'Erektejono voluta
kun nobla kolonaro de l'Kariatida Portiko.
Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arkaĵoj
kaj temploj ĉirkaŭstaras la Telesterjon unikan.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Weller (1913) Athens and Its Monuments, Macmillan.
  • G. P. Stevens and J. M. Paton (1927) The Erechtheum.
  • I. T. Hill (1953) The Ancient City of Athens.
  • Paŭzanio.
  • J. J. Pollitt, Art and Experience in Classical Greece, Cambridge University Press. ISBN 0-521-09662-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

37°58′20″N 23°43′35″E  /  37.972096°N, 23.726456°O / 37.972096; 23.726456 (Ereĥteiono)