Erfordia Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tie ĉi ankaŭ la latinlingva elsendo Erfordia Latina faratis

Erfordia Latina (laŭvorte: Latina Erfurto) estis la titolo de dulingvaj elsendoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto, nome en la germana kaj en la latina: la pli granda parto estis en la lingvo de la antikvaj Romianoj. Intenco estis ne nur prezenti la buntecon de la tradiciriĉa ĉefurbo de Turingio kaj la latinlingvan kulturon, sed ankaŭ propagandi la uzon de la latina lingvo kiel viva lingvo.

Historio kaj elsendohoroj[redakti | redakti fonton]

Komenco de la elsendoj estis en julio 2015[1]. En ĉiu dua merkredo eblis aŭskulti latinaĵojn inter la horo 16.00-16.15 laŭ mezeŭropa (somera) tempo. Eblis ankaŭ per podkasto reaŭdi ĉion kaj eĉ elŝuti la tekstojn de sur la retpaĝaro radistacia.[2] Inter julio 2015 kaj januaro 2019 la elsendoj estis eĉ ĉiusemajnaj. Ekde oktobro 2019 la latinlingva elsendo estis enkorpigita en la Esperanta-elsendo Turingio Internacia plenigante ties lastan kvaronan horon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Jen la rubrikoj kiuj en la kuro de unu monato alterne aperu:

  • Nova: Novaĵoj el la regiono erfurta
  • Angulus librorum: prezento de latinlingva literaturo el 2 jarmiloj
  • Thuringiensia: sciindaĵoj pri Turingio (ekz. geografio, historio, kutimoj kaj moroj, personuloj, arkitekturo)
  • Colloquia Latina: koncerne diversajn temojn pliriĉiĝu la propra vorttrezoro latina
  • Angulus Graecus: etinformoj en la malnovgreka lingvo

Vastigo[redakti | redakti fonton]

La elsendo tute ne estis nur retradie kaptebla sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtaj ondoj. Tiel la produkto ne nur estis io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]