Erfurter Hof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Erfurter Hof hodiaŭ.
La hotelo en 1970.
Willy-Brandt-monumento sur la tegmento.
Antaŭ la restaŭrado kun markita hotelĉambra fenestro, kie staris Brandt (2006).
Reklamo de 1920.

La Erfurter Hof estis iama hotelo de la ĉeno Interhotel sur la placo Willy Brandt en Erfurto, kontraŭe al la ĉefa stacidomo. Tie ĉi okazis en 1970 la pintkunveno inter Willi Stoph kaj Willy Brandt, kiu estis elkore ovaciita fare de la erfurtanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue menciitis ensemblo sub la nomo Erfurter Hof en 1872 (Bahnhofsplatz nr. 1-3). Post la novkonstruo de la ĉefa fervoja stacio en 1890, oni novkonstruis la hotelon en 1904/05 laŭ la planoj de Otto March. En 1914/16 alkonstruitis la domo Kossenhaschen laŭ la planoj de la erfurta arkitekto Arthur Hügel. La ejo de la gastronomia entreprenisto Georg Kossenhaschen nombriĝis al la plej konataj hoteloj en Eŭropo. En 1923 fariĝis la kafejo Palast-Café teretaĝe. Malgraŭ la situo apud la stacidomo la hotelo ne estis damaĝita dum la Dua mondmilito. Ekde 1948 ambaŭ konstruaĵoj estis nomitaj Erfurter Hof. Ili estis eksproprietigitaj kaj ricevis ankoraŭ plurajn novajn nomojn dum la sekvintaj 20 jaroj. En 1965 ĝi iĝis unu el 12 Inter-hoteloj de GDR.

La alveno de la trompisto Harry Domela jam en 1926/27 famigis la hotelon en tuta Germanio: Li konsideritis esti princo Vilhelmo el la dinastio Hohenzollern. Internacie ĝi famiĝis pro la pintokunveno inter la FRG-kanceliero Willy Brandt kaj la GDR-ŝtatkonsilantarestro Willy Stoph. Amasoj da erfurtanoj grupiĝis sur la placo malgraŭ policaj bariloj kaj kriis "Willy! Willy!" kaj "Willy Brandt ans Fenster!". Tiam li montris sin al la fenestro mansvingante.

Post la Turniĝo oni intencis kontinuigi la hotelan tradicion, sed ne sukcese. La 30-an de junio 1995 oni fermis ĝin. Ĝis 2004 la konstruaĵo estis neloĝata. Post restaŭrado de 2004 ĝis 2007 ĝi remalfermitis. Ekde tiam ĝi jam ne estas hotelo sed multfunkcia (i.a. ŝparkaso; porfremdultrafika agentejo; restoracioj) en la posedo de Landesentwicklungsgesellschaft Thüringen.

Monumento pri Willy Brandt[redakti | redakti fonton]

La ŝerce tiel nomebla Granda Erfurta Monumenta Kverelo de 2007 ĝis 2009 sendube nombriĝis al la plej akraj siaspece kaj multe furoris! La berlina artisto David Mannstein estis gajninta en la 5-an de marto 2007 monumentan konkurson pro sia frazo "Willy komm ans Fenster" (tradukite: "Willy, ci venu fenestren!"), grandlitere kaj ilumineble starigota surtegmente de la eksa hotelo. La ne intencita ŝanĝo al la originala frazo de la 19-a de marto 1970 ("Willy Brandt ans Fenster - Willy Brandt fenestren!") tuj poste ekkolerigis multajn. La erfurta historio-societo ekz. substrekis la gravecon de ĉiu korekte metenda vorto, antaŭ ĉio pro la fakto ke ankaŭ la GDR-politikisto nomiĝis Willy (Willi). Engaĝiĝis ankaŭ personuloj kiel Brigitte Seebacher-Brandt, la edzino de la forpasinto. Du semajnojn poste la ĉefurbestro Andreas Bausewein igis la artiston ŝanĝi la tekston, kiu intertempe dentogrincante kaj pentoplene komprenis sian eraron.

Kelkaj jam tiam postulis tradician monumenton. Nur en la 20-a de majo 2009 estis inaŭgurita la monumento surtegmenta. Ĉu ĝi - aparte dumtage, kiam la frazo ne estas prilumita - vere impresas la en Erfurto alvenintajn pasaĝerojn aŭ eĉ sukcese informus ilin, ĝis hodiaŭ estas kontestate. Ankaŭ la dumnokte lumigita eksa hotelĉambro, de kie mansvingis la FRG-politikisto, ne per si mem klarigadas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff (eld.): Willy Brandt ans Fenster! Das Erfurter Gipfeltreffen 1970 und die Geschichte des Erfurter Hofes. Glaŭ, Jena 2007, ISBN 978-3-940265-05-0.
  • Ulrich Seidel: Der Erfurter Hof. Sutton, Erfurt 2006, ISBN 978-3-86680-029-8.
  • Hans-Peter Brachmanski (eld.): Hotel Erfurter Hof gestern und heute. Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-84-0.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Der Erfurter Hof - Die Geschichte eines Luxushotels. Filmo der Rainer Erices kaj Jan Schönfelder. MDR, unua elsendo en la 5-a de septembro 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Thüringen Tourismus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]