Ergane
Ergane estas tradukvortaro kiu uzas Esperanton por traduki vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia. Ekzemple, se vi enigas la anglan vorton shoe kaj ordonas ke Ergane traduku ĝin al la nederlanda, la aplikaĵo unue serĉos la esperantan tradukon. La Esperanto-traduko ŝuo sekve estos uzata por trovi la nederlandan tradukon schoen. Memevidente pluraj esperantaj tradukoj povas ekzisti por vorto en la fontlingvo. En la okazo, ke koncernas verajn sinonimojn laŭ Ergane, ĉiuj estos ignorataj escepte de unu. Se estas signifdiferenco, la aplikaĵo tradukos ĉiun vorton kun diferenca signifo en la cellingvo kaj lasos la uzanton elekti la plej bonan tradukon.
Pro tio ke vorto en la fontlingvo ne ĉiam signifos la saman kiel la esperantajn tradukojn kiujn Ergane estos trovinta, kaj la tradukoj kiuj sekve estos trovitaj en la cellingvo eble ne tute konformas signife kun la esperantaj vortoj, estas neeviteble ke tradukoj kelkfoje ne estos tute ĝustaj. Sed nur malofte Ergane tute eraros.
Se vi konstatas ke iu traduko ne estas tute ĝusta (aŭ eble tute erara), vi povas raporti tion retpoŝte. Tiam ni povos efektivigi ke la neĝusta traduko ne estos donita uze de la sekvonta ĝistagigo de la koncerna vortardosiero.
La projekto Travlang uzas la vortaron Ergane.