Ergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ergio
greka dio • allegorical Greek deity
Informoj
Sekso ina
Patro Etero
Patrino Geo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Ergio estis demoniino kiu personigis pigrecon kaj maldiligenton. Ŝi estis filino de Etero kaj Tero.

Ŝia samsignifa diino en la romia mitologio estis Sokordio, kaj ŝia mala spirito, Hormeso (Penado).

Ŝi loĝis kun Silento kaj Kvieto en caverno, kie dormetis Hipno (Dormo). Laŭ J.F.M. Noël, Ergio estis transformigita je testudo ĉar ŝi permesis laŭdojn faritajn de Hefesto.

Oni prezentas ŝin dormemvizaĵa, apud rompitaj ŝpinbastonoj (simbolante ŝian malamon al laboro). Ŝi ankaŭ portis mantelon faritan el araneaĵoj.