Eric Bana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Bana
Aŭstralia aktoro
Aŭstralia aktoro
Persona informo
Naskonomo Eric Banadinović
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1968
en Melbourne, Aŭstralio
Lingvoj angla
Loĝloko Melburno
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Penleigh & Essendon Grammar School
Okupo
Okupo komikistoscenaristofilmproduktoro • aŭtosportisto • filmaktoro • voĉaktoro • filmreĝisoro • televida aktoro • aktoro
Verkoj The Castle
Finding Nemo
The Dry
Back to the Outback
The Nugget
Romulus, My Father
Mary and Max
Chip 'n Dale: Rescue Rangers
Hulk
vdr

Eric Bana, naskita kiel Eric Banadinovich (Melbourne, 9-an de aŭgusto 1968) estas aŭstralia aktoro de kroatia deveno.

Li komencis sian karieron kiel stara komikisto en la komedioserioj Full Frontal kaj Eric. En 2000 li rolis kiel la krimulon Mark Read en la filmo Chopper. Pro Full Frontal kaj Chopper li ricevis la plej altajn aŭstraliajn filmo- kaj televido-premiojn. Post tiuj kaj aliaj roloj en aŭstraliaj televidoserioj kaj -filmoj, li internacie debutis pro lian rolon de la usona Delta-serĝento Norm 'Hoot' Gibson en Black Hawk Down kaj kiel Bruce Banner (la ĉefrolulo) en Hulk. Danke al la aktoro Brad Pitt kiu rimarkis lin en Chopper, li ricevis en 2004 la rolon de la heroa Hektoro en Trojo, apud steluloj kiel Peter O'Toole, Orlando Bloom kaj Brad Pitt mem. En 2005 li ludis la ĉefrolon en Munich (Munkeno) de Steven Spielberg, pri la reago de Israelo pro la atencoj en 1972 dum la Olimpikaj Ludoj.

Filmaro

Eksteraj ligiloj