Eric A Havelock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eric Havelock)

Eric Alfred Havelock (la 3-a de junio, 1903 – la 4-a de aprilo, 1988) estis brita klasikista filozofo. Li loĝis precipe en Kanado kaj Usono. Li estis profesoro ĉe la Universitato de Toronto kaj aktiviĝis en la akademia parto de la Kanada socialisma movado dum la 1930-oj. In la 1960-oj kaj 1970-oj, li servis kiel estro de la klasikaj departmentoj ĉe kaj Harvard kaj Yale. Kvankam li edukis en la tiama tradicio de klasikaj studoj, kiuj vidis grekan intelektan historion kiel nerompitan serion de rilataj ideoj, Havelock rompis radike kun siaj propraj instruistoj kaj proponis tute novan modelon por kompreni la klasikan mondon, surbaze de klara distingo inter la literaturo de la 6a kaj 5a jarcentoj AK unuflanke kaj la 4a aliflanke.

Multe da la verkaro de Havelock estis dediĉita al unu sola tezo: ke la tuta okcidenta pensado estas informata per la ŝanĝego en la specioj de ideoj haveblaj al la homa menso kiam Greka filozofio konvertiĝis de parola al skriba formo. La ideo montriĝis disputata en klasikaj studoj, kaj ofte estis forĵetita; tamen ekster sia propra fako, Havelock estis eksterordinare influa. Li kaj Walter J. Ong (kiu mem estis ege influita de Havelock) esence fondis la fakon kiu pristudas ŝanĝojn de paroleco al legiveco, kaj Havelock estas unu el la plej ofte citataj teoriuloj en tiu fako. Lia influo etendis ekster la studo de la klasika mondo al tiu de similaj ŝanĝoj en aliaj tempoj kaj lokoj.