Éric Moussambani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eric Moussambani)
Éric Moussambani
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1978 (1978-05-31) (45-jaraĝa)
en Malabo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Éric MOUSSAMBANI (31-an de majo 1978), konata ankaŭ sub karesnomo Erik, la angilo kaj Erik, la naĝisto, estas naĝisto el Ekvatora Gvineo.

Moussambani atingis internacian konatecon dum la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo, Aŭstralio, tiam 22-jara, kiam li naĝis 100 m en liberstila naĝado ene de escepte malrapida tempo de 112,72 sekundoj, tio estas 64 sekundojn super la aktuala monda rekordo kaj 7 sekundojn super la monda rekordo ĉe 200 m.

Li ricevis startan rajton ĉe la Olimipikaj Ludoj per Wildcard de la Internacia Olimpika Komitato, per kiu oni apogas partoprenan eblecon de la malpli grandaj nacioj, sen plenumo de la kvalifikaj normoj.

Moussambani devis partopreni en antaŭkonkuro kun du aliaj naĝistoj. Ĉar tiuj aliaj du estis senkvalifikigitaj pro falsa starto, Moussambani naĝis sola kaj venkis la antaŭkonkuron. Lia naĝtempo ne sufiĉis por plua partopreno en konkuroj.

Moussambani komencis naĝi nur 8 monatojn antaŭ la Olimpiko. Antaŭ ol li alvenis en Sidnejo, li neniam vidis 50-m-naĝbasenon. Li trejnis sin hejme en 20-m-naĝbaseno, riveroj, lagoj.

Li ne povis partopreni la Someran Olimpikon 2004 en Ateno pro vizoproblemoj, kvankam li plibonigis sian tempon al sub 60 sekundoj (je 57 sekundoj). Li same ne partoprenis en la Olimpiko de Pekino en 2008. Li okupiĝis pri naĝo-trejnado apud sia civila profesio. Ekde 2012, li estas naĝada trejnisto de la olimpika teamo de sia lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj olimpiaj stranguloj[redakti | redakti fonton]