Erich Honecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erich Honecker
Erich Honecker

Sekretario de Centra Komitato de Socialista Unia Partio de Germanio
En funkcio:
1971 – 1989
Antaŭulo Walter Ulbricht
Sekvanto Egon Krenz

Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro de Germana Demokratia Respubliko
En funkcio:
1976 – 1989
Antaŭulo Willi Stoph
Sekvanto Egon Krenz

Prezidanto de la Nacia Defenda Konsilantaro de la Germana Demokratia Respubliko
En funkcio:
1971 – 1989
Antaŭulo Walter Ulbricht
Sekvanto Egon Krenz

Naskiĝo 25-a de aŭgusto 1912
en Neunkirchen, Sarlando, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Morto 29-a de majo 1994
en Ĉilio Santiago de Chile, Ĉilio
Nacieco germano
Politika partio Socialista Unia Partio de Germanio
Edz(in)o Edith Baumann
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Erich Honecker (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1912 en Neunkirchen, Sarlando, Germana Regno, mortis la 29-an de majo 1994 en Santiago de Chile, Ĉilio) estis germana komunista politikisto kaj la plej supera reprezentanto de Germana Demokratia Respubliko en la jaroj 1971 - 1989.

Honecker naskiĝis en familio de ministo kaj funkciulo de la Komunista Partio de Germanio.

Junaĝe Honecker laboris kiel tegisto, sed ne longe - en la jaro 1929 li aniĝis en la komunisma partio kaj tuj en la sekva jaro komenciĝis lia kariero de profesia politika agitanto.

En la jaro 1935, dum la nazia reĝimo de Hitler, Erich Honecker estas arestita kaj kondamnita kiel malamiko de la Tria Regno al dek jaroj de malliberigo.

Post la falo de la nazia reĝimo, do post la fino de la dua mondmilito, Erich Honecker estas komisiita konstrui komunisman junularan organizaĵon - estiĝis la komunisma junulara organizaĵo FDJ, kiun li gvidis inter la jaroj 1946 kaj 1955.

Ekde la jaro 1946 Erich Honecker estis ankaŭ laboristo de la centra komitato de Unueca socialisma partio (SED), do la partio, kiu poste ĝis la fino de la 80-aj jaroj regis en la socialisma orienta Germanio - en la jaro 1958 Erich Honecker poste fariĝas sekretario de la partio por sekurecaj demandoj.

En 1971 Erich Honecker suprenpaŝis en la partia hierarkio sur la plej superan postenon - li fariĝis, anstataŭ Walter Ulbricht, la unua ĝenerala sekretario, kaj per tio ankaŭ la plej supera reprezentanto de GDR (Germana Demokrata Respubliko): en 1976 poste Honecker ankoraŭ pli firmigis sian postenon, kiam li estis elektita kiel prezidanto de la ŝtata konsilantaro de GDR, do iĝis la formala ŝtatestro.

Germana Demokratia Respubliko laŭ sia konstitucio ankaŭ dum la regado de Honecker restis socialisma ŝtato, kiu celis komunismon. En interpolitika tereno ĝi restis fidela al la Varsovia pakto de socialismaj ŝtatoj kaj al politiko de akra limigo rilate al la tuta okcidenta kapitalisma [[[NATO]]-mondo, kaj evidente precipe rilate al la najbara Federacia Respubliko Germanio - la limoj kun tiu ĉi ŝtato estis akre gardataj, la t.n. berlina muro inter orienta Berlino kaj okcidenta Berlino kaŭzis multajn mortojn de rifuĝintoj, kiuj provis eskapi trans ĝi okcidenten.

Kiam Miĥail Gorbaĉov iĝis ŝtatestro de Sovetunio, li kaŝe intertraktis kun la kanceliero Helmut Kohl pri la reunigo de li du germanaj ŝtatoj, kaj post la unuaj malkuraĝaj signoj de demokratiigo en Sovetunio (perestrojko kaj politiko de glasnost), komenciĝis en duono de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento aktiviĝi ankaŭ politika opozicio en GDR - Erich Honecker reagis per plialtigitaj reprezalioj, sed li ne havis ŝancon sukcesi: Somere kaj aŭtune de la jaro 1989 Germana Demokratia Respubliko estis skuigita pro nekutima ondo de elmigrado, precipe pere de la ambasadejoj de okcidenta Germanio en la ĉirkaŭaj socialismaj ŝtatoj Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. Samtempe en GDD kontraŭreĝimaj demonstracioj havis pli kaj pli amasan partoprenantaron. Fine li estis la 18-an de oktobro 1989 anstatauigita per Egon Krenz - du semajnoj post tio, la 9-an de novembro 1989, falis la simbolo de divido de Germanio je okcidenta kaj orienta partoj - la berlina muro. Sekve en la tuta kontinento falis la fera kurteno, kiu antaŭe dividis la okcidentan kaj orientan partojn, - kaj la potenco de NATO etendiĝis ĝis la limoj de nova kapitalisma Rusio, kiu ekklopodis plu ligi la antaŭajn sovetuniajn respublikojn al si per nova alianco nomata Komunumo de sendependaj ŝtatoj.

Post sia falo Erich Honecker forveturis al Sovetunio, kie li kaŝis sin en la ambasadejo de Ĉilio - li volis eviti al multaj punpersekutoj, kiuj minacis lin en la reunuiĝinta Germanio, kie li estis akuzata je korupto, misuzado de la potenco kaj precipe estis konsideriĝis politike responda pri la multaj mortpafoj de fuĝemuloj ĉe la intergermana limo.

En 1992 Erich Honecker estis pere de Rusio akuzata en Germanio - tie li ankoraŭ en la sama jaro estis starigita antaŭ tribunalo. Sed li ne kondamniĝis: en 1993 li pro malbona sanstato estis je humanaj kaŭzoj liberigita. Tuj en januaro de la sama jaro li elmigris al familio de socialistaj konatuloj, kiuj luktis kontraŭ generalo Augusto Pinochet en Ĉilio. En Santiago de Chile la 29-an de majo 1994 li mortis.