Erich Kleineidam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Kleineidam
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1905 (1905-01-03)
en Ruda Śląska
Morto 21-an de aprilo 2005 (2005-04-21) (100-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr
Biesdorf en 1981.
La strato Fortunaallee en Berlin-Biesdorf, kie devus agadi Kleineidem sed kio malpermesitis fare de la ŝtataj aŭtoritatoj.

Erich KLEINEIDAM (naskiĝinta en la 3-a de januaro 1905 en Ruda Śląska, mortinta la 21-an de aprilo 2005 en Erfurto) estis fonda rektoro de la teologia fakulato de la Universitato de Erfurto, filozofo, pastro, seminariestro kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kleineidam studis en Vroclavo, Freiburg im Breisgau kaj Innsbruck kaj sacerdotiĝis en la 27-a de januaro 1929 (ordinado fare de la kardinala moŝto Adolf Bertram). En la jaro 1930-a li promociiĝis en Vroclavo.

Post la doktoriĝo li iĝis estro de la konvikto lerneja de Aufbauschule en Lubomierz. Ekde 1934 li laboris kiel ripetigisto de la pastraj kandidatoj en Vroclavo kaj fariĝis unu jaron poste vicrektoro.

En 1939 li vokitis kiel profesoro de filozofio al Vidnava. Pluse li estis vicrektoro en Vroclavo ĝis la nuligo de la instituto je la fino de la Dua mondmilito. Post lia forpeligo pro rasismaj kialoj fare de la pola ŝtato en la 3-a de oktobro 1946, lia episkopa moŝto Maximilian Kaller havigis lin en 1947 por la nove fondita altlernejo teologia en Königstein (Taunus). En 1948 li krome iĝis seminariestro kaj en 1949 ties rektoro.

En 1952 li estis vokita kiel rektoro, profesoro kaj seminariestro por la naskiĝanta porpastra seminario en Berlin-Biesdorf.

En la 2-a de majo 1952 li devis forlasi GDR-on kaj la tuja fermo de la menciita seminario porpastra en Berlino malpermesitis. Tamen en julio samjare li rajtis reveni, sed nur Erfurton.

Ĝis 1954 li estis rektoro de la nove fondita altlernejo teologia en la turingia grandurbo kaj ĝis 1970 profesoro pri filozofio. Li verkis multajn fakartikolojn kaj librojn, konatajn ankaŭ eksterlande. Ĝis 1959 li estis seminariestro de la nove fondita Porpastra Seminario de Erfurto.

Kulmino de liaj sciencaj publikahoj estis la kvarvoluma kaj en pluraj eldonaj aperinta verko Universitas Studii Erfordensis. Überblick über die Geschichte der Universität Erfurt, je kies aktualigo li laboris ankoraŭ en 1992[1].

Honoro[redakti | redakti fonton]

Je la 100-a datreveno naskiĝtaga la ĉefo de la Germana Episkopara Konferenco, Karl Lehmann laŭdis ties sciencajn atingojn kaj nomis la erfurtan fakulon homo de espero, kiun oni danku por dumviva fido je la Eklezio kiel ankaŭ por la kuraĝigado de multaj kristanoj pacienci kaj persisti ankaŭ en diktatora nereligiema ĉirkaŭaĵo[2].

Sed jam dumvive Kleineidam ricevis multajn honorojn, kiel:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erich Kleineidam Universitas Studii Erffordensis. Überblick über die Geschichte der Universität Erfurt. in vier Bänden
    • Teil I: Spätmittelalter 1392 - 1460. XXX, 482 Seiten, Broschur, 2. erw. Aufl. 1985
    • Teil II: Spätscholastik. Humanismus und Reformation 1461 - 1521*. XXVI, 400 Seiten, Broschur, 2. erw. Aufl. 1992
    • Teil III: Die Zeit der Reformation und der Gegenreformation 1521 - 1632. XX, 316 Seiten, Broschur, 2.erw. Aufl. 1983
    • Teil IV: Die Barock- und Aufklärungszeit von 1633 bis zum Untergang 1816. XXVI, 394 Seiten, Broschur, 2. erw. Aufl. 1988
  • Erich Kleineidamm / Heinz Schürmann, ... Erfordiana, 316 Seiten, Broschur, Ganzleinen, 1962
  • Erich Kleineidam, Wissen, Wissenschaft und Theologie bei Bernhard von Clairvaŭ, 66 Seiten, Broschur, 1956
  • Dummer, Jürgen [Hrsg.] / Erich Kleineidam, "Munuscula Erfordiensia : Erico Kleineidam nonagenario oblata", 148 Seiten, 1995 Erfurt aus Sonderschriften der Akademie Gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt
  • Erich Kleineidam, Problem der hylomorphen Zusammensetzung der Geistigen Substanzen im 13. Jahrhundert, behandelt bis Thomas von Aquin. von Erich Kleineidam. Brieg, Bez. Breslau 1930, TESCH. XI, 93 S. Breslau, Phil. Diss. V. 29. März 1930, Hochschulschrift
  • Erich Kleineidam / Otto Kuss, Kirche in der Zeitenwende, 2. AUFL., 464 S., Salzburg / Leipzig Pustet, 1936
  • Erich Kleineidam, Katholisch Theologische Fakultät der Universität Breslau 1811-1945, Köln Wienand 1961. 219 Seiten
  • Erich Kleineidam / Otto Kuss, Kirche und die Welt: Beiträge zur christlichen Besinnung in der Gegenwart, 275 Seiten, Salzburg / Leipzig, Pustet, 1937
  • Erich Kleineidam, Amt und Sendung : Beitraege zu seelsorglichen und religiösen Fragen, VII, 485 Seiten, Freiburg Herder, 1950

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • eldonis Fritz Hoffmann, Sapienter ordinare : Festgabe für Erich Kleineidam zum 65. Geburtstag, 499 S., Leipzig: St.-Benno-Verl., 1969

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]